5,49 €
Attention: Bien que référencé en français ce livre est écrit en Espéranto. En 1962, du bicikloturistaj fratoj 19 jara kaj 15 jara, vojaghas dum 19 tagoj tra Korsiko kaj Sardio elirante kaj revenante al Nico. Chi tiu rondirado ighas vera iniciata irado kion multaj fotoj, desegnoj kaj akvareloj ilustras.
Das E-Book können Sie in Legimi-Apps oder einer beliebigen App lesen, die das folgende Format unterstützen:
Seitenzahl: 40
Veröffentlichungsjahr: 2018
Je la komenco de la jaro 1962
Commandant Quéré (Komandanto Kere)
Dimanĉo 19an de aŭgusto Nico-Ajaccio
Lundo 20an Propriano
Mardo 21an Bonifacio
Merkredo 22an Paŭzo
Jaŭdo 23an Santa Teresa
Vendredo 24an Arzachena
Sabato 25an Oschiri
Dimanĉo 26an Paŭzo
Lundo 27an Porto Torres
Mardo 28an kaj merkredo 29 Fertilia
Jaŭdo 30an Tempiu
Vendredo 31an Santa Teresa
Samedi 1an de septembro Bonifacio
Dimanĉo 2an Sarteno
Lundo 3an Intermonto Sankta Georgo
Mardo 4an Ajaccio
Merkredo 5an Ajaccio
Jaŭdo 6an Ajaccio
Vendredo 7an Alveno en Nico
Balado de Don Kiĥote
taglibro kaj dokumentoj
Je la komenco de la jaro 1962 nia patro, Pierre, edukisto en la «Éducation Surveillée» (Edukado Kontrolata), obteninte alilokigon al la Kontrolata Edukadoservo de la justicopalaco de Nico, nia patrino Fernande, mia frato Miŝel kaj mi rekuniĝis kun li por translokiĝi en apartamenton de la domego Le Rond Point avenuo La Bornala.
Ĉiu semajnfine, ni bicikle vizitis nian novan regionon.
Sur la mapo Michelin, Korsiko kaj Sardio nin allogis kiel celaj lokoj malproksimaj sed atingeblaj.
Decidinte, ni foriros al Ajaccio je la aŭgusta fino kaj sen plua precizeco, ni projekciis iri ĝis Sardio.
Lasta tradicia pasaĝerŝipo konstruita por komunikigi Korsikon. Ekservigita en julio 1948. De tempo al tempo uzita sur la linioj de Norda Afriko. Redonita al la ŝtato en oktobro 1967. Dispecigita en Italio en novembro 1968. Jen la ŝipo kiu nin transportis al kaj el Ajaccio (prononco: Aĵaksio) en aŭgusto kaj septembro 1962.
Ni estas sur la malantaŭa ferdeko de Commandant Quéré.
La foriro el la haveno de Nico estas antaŭvidita je la 21a horo.
Mi ĵus iris kontroli sur la antaŭaĵo de la ŝipo ke niaj bicikloj estas taŭge fiksitaj de la maristaro. Ili estas sufiĉe ŝirmataj de la ondoŝprucaĵoj malantaŭ la steveno kaj fiksitaj al la ŝelo.
Miŝel, dekstre, ekkonatiĝis kun alia juna pasagêro por kiu tiu ĉi trairo ne estas la unua.
Mi ekuzas mian filmon el 36 nigroblankaj bildoj, alia filmo el 36 koloraj lumbildoj restas rezerve. Bedaŭrinde la tuta serio da diapozitivoj estis perdita.
Atendante la ŝipeliron ni taŭge lokiĝas por observi la enŝipiĝan spektaklon.
La pasaĝeroj, iliaj parencoj, amikoj, scivolemuloj, portistoj, homamaso sin movas en ĉiuj direktoj.
Proksime, junuloj realigas cirkan prezentadon per ŝnuretoj por suprenigi al si kukojn alportitaj de amikoj restantaj sur la kajo.
La forira horo alvenas, la manovro komenciĝas kaj sub niaj piedoj la maŝinego malrapide ekmoviĝas. Post kelkaj minutoj la ŝnuregoj estas malferlitaj kaj la ŝipo Commandant Quéré direktas sin al la elirejo de la haveno Lympia. La ĝeto estas ĉirkaŭirata, ni ĝoje salutas niajn gepatrojn kiuj estis posteniĝintaj je ĝia ekstremaĵo poste la golfeto de la Anges sin disvolvas antaŭ ni (…en la franca oni komprenas « Anges =Anĝeloj» sed fakte la nomo venas de malgrandaj ŝarkoj nomataj "anges" en la nica lingvo, ili estis fiŝkaptataj tie ĉi antaŭ longe). Dum la marvasto nin altiras en la krepusko, la Bordo el Azuro (Côte d'Azur) per ĉiuj siaj lumoj nin hipnotizas. La lumoj de Nico, de Villefranche ĝis la flughaveno kaj poste de Monako ĝis Antibo (Antibes) kaj ĝis Kano (Cannes) kaj la stelara multeco sin respegulas en glata maro. Nur la bruo de la motoro, la venteto de la rapideco kaj la postsulko rememoras al ni ke ni navigas. La videbleco perfektas kaj baldaŭ la tuta marbordo franc-itala el la montoĉenoj Moroj (Maures) ĝis Riviera donacas sian scintilantan panoramon. La tabulo nin kaptas ĝis sia malapero en la malproksimo. La ruliĝo tiom malfortas ke ĝi estas perceptebla nur pro la ŝajne eteta movo de la steloj malantaŭ la rigoj.
Je la tagiĝo Korsiko siluetiĝas antaŭ la sunleviĝo, ni ĉirkaŭiras la insulojn Sangecajn (Sanguinaires).
Nia kunvojaĝanto fotas nin.
Ni komencas tagon kiu sin prezentas belege.
Nu, kiom ni aĝas?
Mia frato dekkvin jarojn kaj mi, maldekstre, deknaŭ.
Alproksimiĝante la havenon, la piloto surŝipiĝas por ekkomandi la manovron. La kanoto kiu lin venigis tuj reiras.
Ni ĝisumas nian kunvojaĝinton kies vojon ni neniam rekrucos.
Estas la sepa horo, la traira navigado mezuras ĉirkaŭ 240 km. La ŝipoj en 1962 malpli rapidas ol ferry aŭ NGV en 2018 (NGV: Navireà Grande Vitesse «ŝipo ege rapida»).
La elŝipiĝo estas farita. Rapidege ni surbicikliĝas por nin direkti al la Sudo komencante ĉirkaŭiri la flughavenon Kampo de la Oro (Campo del Oro)
Ek de kiam Ajaccio lokiĝas malantaŭ ni, biciklante sur la ebenaĵo, ĉi tiuj unuaj azenoj nin elmediigas. Sur la kontinento ĝis hodiaŭ, ni neniam estis renkontintaj azenojn. Mi profitas la fotan halton por kontroli la fiksadon de niaj sakoj sur niaj pakoportiloj.
