Esperanto Germanaj Biblio 2No - Truthbetold Ministry - E-Book

Esperanto Germanaj Biblio 2No E-Book

Truthbetold Ministry

0,0
6,99 €

oder
-100%
Sammeln Sie Punkte in unserem Gutscheinprogramm und kaufen Sie E-Books und Hörbücher mit bis zu 100% Rabatt.

Mehr erfahren.
Beschreibung

Ĉi tiu eldonaĵo enhavas la jena(j)n traduko(j)n: La Sankta Biblio (1926) kaj Elberfelder (1905). Ĝi havas 173,765 referencojn kaj montras 2 formatoj de la Biblio. Ĝi inkluzivas La Sankta Biblio kaj Elberfelder aranĝita laŭ facile legebla kaj navigebla formato, aŭ mallonge, la Navi-formato. Ĉi tie troviĝas ĉiu verso paralele laŭ la ordo esp-elb. Ĝi inkluzivas plenan, apartan kaj ne paralelan, kopion de la La Sankta Biblio kaj Elberfelder, konstruita por teksto-al-parolo (TAP) por ke via aparato legu la Biblion voĉe al vi.

Kiel funkcias la navigado en general:

  • Testamento havas indekson de siaj libroj.
  • La formato TAP listigas librojn kaj ĉapitrojn post la libroindekso.
  • La Testamentoj referencas unu la alian en la indekso de libroj.
  • Ĉiu libro havas referencon al la Testamento al kiu ĝi apartenas.
  • Ĉiu libro havas referencon al la antaŭa kaj/aŭ sekva libro.
  • Ĉiu libro havas indekson de siaj ĉapitroj.
  • Ĉiu ĉapitro havas referencon al la libro al kiu ĝi apartenas.
  • Ĉiu ĉapitro referencas la antaŭan kaj/aŭ la sekvan ĉapitron.
  • Ĉiu ĉapitro havas indekson de siaj versoj.
  • Ĉiu ĉapitro en TAP referencas la saman ĉapitron en Navi-formato.
  • Ĉiu verso estas numerita kaj referencas la ĉapitron al kiu ĝi apartenas.
  • Ĉiu verso komenciĝas je nova linio por esti pli facile legebla.
  • En la TAP-formato la numeroj de la versoj ne estas montritaj.
  • Iu ajn referenco en indekso portas vin al la loko.
  • La enkonstruita enhavotablo referencas ĉiujn librojn en ĉiuj formatoj.
Ni opinias ke ni estas konstruintaj eble la plej bonan navigadon, kiun oni povas trovi en tia bitlibro! Ĉiu verso estas tuj trovebla, kaj ĝi estas perfekta por rapida serĉado. Kaj la kunmetitaĵo de La Sankta Biblio kaj Elberfelder kaj la navigado faras ke ĉi tiu libro estas unika.

Notu ke kapabloj de Teksto-al-Parolo (TAP) varias de aparato al aparato. Iuj aparatoj ne kapablas fari ĝin. Aliaj kapablas nur unulingve, kaj kelkaj kapablas multlingve. La lingvo uzata por TAP en ĉi tiu e-libro estas Esperanto.

Das E-Book können Sie in Legimi-Apps oder einer beliebigen App lesen, die das folgende Format unterstützen:

EPUB

Veröffentlichungsjahr: 2019

Bewertungen
0,0
0
0
0
0
0
Mehr Informationen
Mehr Informationen
Legimi prüft nicht, ob Rezensionen von Nutzern stammen, die den betreffenden Titel tatsächlich gekauft oder gelesen/gehört haben. Wir entfernen aber gefälschte Rezensionen.


Ähnliche


Esperanto Germanaj Biblio 2No

La Sankta Biblio 1926 - Elberfelder 1905

ISBN 

9788233931360 (epub) Longo de la e-libro: 15646 paĝoj(Presita proksimume: 5,476 paĝoj) Unua eldonaĵo 2019-07-06 Dosiernomo: 9788233931360.epub

Copyright © 2016-2019

TruthBetold Ministry

Ĉiuj rajtoj rezervitaj TruthBeTold Ministry krom la versoj el la Biblio, la vortaro, kaj la strongs-elementoj se kaj kiam ili estas ĉiesaĵoj. Ne estas permesite reprodukti iel ajn aŭ per ia ajn maniero la strukturon kaj navigadon en ĉi tiu libro aŭ iu ajn parto de ĝi. Iu ajn partio, publika aŭ privata, permesiĝas montri aŭ citi iujn ajn partojn el ĉi tiu libro se la celo ne estas komercaj kopiado kaj vendado. Necesas skribita permeso de la eldoninto se estos ia ajn esceproj al la supraj.

@TruthBetold Ministry

Joern Andre HalsethNorvegio

Org.nr:

917263752   

Publisher:

978-82-339

Antaŭparolo

Ĉi tiu eldonaĵo enhavas la jena(j)n traduko(j)n: La Sankta Biblio (1926) kaj Elberfelder (1905). Ĝi havas 173,765 referencojn kaj montras 2 formatoj de la Biblio. Ĝi inkluzivas La Sankta Biblio kaj Elberfelder aranĝita laŭ facile legebla kaj navigebla formato, aŭ mallonge, la Navi-formato. Ĉi tie troviĝas ĉiu verso paralele laŭ la ordo esp-elb. Ĝi inkluzivas plenan, apartan kaj ne paralelan, kopion de la La Sankta Biblio kaj Elberfelder, konstruita por teksto-al-parolo (TAP) por ke via aparato legu la Biblion voĉe al vi.

Kiel funkcias la navigado en general:

Testamento havas indekson de siaj libroj.

La formato TAP listigas librojn kaj ĉapitrojn post la libroindekso.

La Testamentoj referencas unu la alian en la indekso de libroj.

Ĉiu libro havas referencon al la Testamento al kiu ĝi apartenas.

Ĉiu libro havas referencon al la antaŭa kaj/aŭ sekva libro.

Ĉiu libro havas indekson de siaj ĉapitroj.

Ĉiu ĉapitro havas referencon al la libro al kiu ĝi apartenas.

Ĉiu ĉapitro referencas la antaŭan kaj/aŭ la sekvan ĉapitron.

Ĉiu ĉapitro havas indekson de siaj versoj.

Ĉiu ĉapitro en TAP referencas la saman ĉapitron en Navi-formato.

Ĉiu verso estas numerita kaj referencas la ĉapitron al kiu ĝi apartenas.

Ĉiu verso komenciĝas je nova linio por esti pli facile legebla.

En la TAP-formato la numeroj de la versoj ne estas montritaj.

Iu ajn referenco en indekso portas vin al la loko.

La enkonstruita enhavotablo referencas ĉiujn librojn en ĉiuj formatoj.

Ni opinias ke ni estas konstruintaj eble la plej bonan navigadon, kiun oni povas trovi en tia bitlibro! Ĉiu verso estas tuj trovebla, kaj ĝi estas perfekta por rapida serĉado. Kaj la kunmetitaĵo de La Sankta Biblio kaj Elberfelder kaj la navigado faras ke ĉi tiu libro estas unika.

Notu ke kapabloj de Teksto-al-Parolo (TAP) varias de aparato al aparato. Iuj aparatoj ne kapablas fari ĝin. Aliaj kapablas nur unulingve, kaj kelkaj kapablas multlingve. La lingvo uzata por TAP en ĉi tiu e-libro estas Esperanto.

La Sankta Biblio

La sekva estas elĉerpita de Vikipedio:

Versio de Sankta Biblio en Esperanto ĉiam estis grava por agnosko de Esperanto kiel vivanta lingvo. La ekzistado de kompleksa verko kia la Biblio en la lingvo, garantias fortan avantaĝon kompare al aliaj planlingvoj/projektoj, ĉar la traduko rolas ne nur kiel propagando, sed ankaŭ kiel pruvilo je lingva esprimpovo. Ĝi ankaŭ ebligas diservon por la anoj de kelkaj religioj en Esperanto.

Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1912. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, kaj tial ĝi estas tre proksima de la greka textus receptus anstataŭ la moderne akceptata teksto laŭ la plej antikvaj grekaj manuskriptoj.

Zamenhof tradukis la tutan judaisman Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Li finis la laboron jam en marto 1915. Tamen anstataŭ tuj sendi la manuskripton eldoncele al la "Biblia Komitato" (John Cyprian Rust, John Beveridge, C. G. Wilkinson) en Britio, li povis nur informi ties prezidanton, la esperantistan pastron John Cyprian Rust, pri grava malhelpo. Zamenhof skribis al li en la franca lingvo: "Bedaŭrinde mi ne povas en la nuna momento sendi al vi la tradukon, ĉar nia poŝto ne transsendas ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas atendi ĝis la fino de la milito." Pro tio nur post la unua mondmilito – kaj du jarojn post la morto de Zamenhof – la traduko alvenis en Brition, kie de 1919 ĝis 1926 la Biblia Komitato okupiĝis pri tralegado, korektado, lingva harmoniigo de la Nova Testamento al la Malnova (laŭ protestantkristana vidpunkto), kompostado kaj provlegado. Du kvakerinoj, la fratinoj Priscilla kaj Algerina Peckover, pretis doni la necesan financan helpon. Ene de kvin jaroj pli ol 5000 ekzempleroj de la esperanta Biblio vendiĝis.

Elberfelder 1905

Ein Auszug aus Wikipedia:

Die Elberfelder Bibel ist eine deutsche Bibelübersetzung, die erstmals 1855 (Neues Testament) bzw. 1871 (Altes Testament) erschien. Sie konnte zwar nie die gleiche Verbreitung wie die Lutherbibel finden, hat aber im Laufe der Zeit wegen ihrer begriffsnahen Übersetzungsweise und Texttreue viele Freunde gewonnen. Die Wörtlichkeit der Übersetzung hat in ihr Vorrang vor sprachlicher Schönheit. Damit wurde sie zum Vorbild für viele weitere Übersetzungen.

Der Name bürgerte sich ein, weil ein großer Teil der Übersetzungsarbeit in Elberfeld (seit 1. August 1929 ein Stadtteil von Wuppertal) stattfand. Initiatoren der Übersetzung waren Julius Anton von Poseck, Carl Brockhaus und John Nelson Darby. Damit stand die Elberfelder Bibel anfangs in enger Verbindung mit der Brüderbewegung und dem Dispensationalismus.

Nia Enkonduko al la Biblio

La vorto de Dio ja estas la plej mirinda kaj fascina teksto donita al la homaro tra la tuta tempo. Nur plena studado de ĝi povas malŝlosi ĝiajn sekretojn. Ni kredas ke estas gravege kompreni la naturon de Dio. Nuntempe ĉio ŝajnas renversita, kie la bono estas malbono, kaj la malbono estas bono. Nia direktilo kaj kompaso estas scii ke Dio verkis sian vorton por stari dum la epokoj tial ke Li evidente verkis ĝin profete, vidante la finon ekde la komenco. Kiel ni scias tion? Ni scias ĉar Li konfirmis multajn el la eventoj kiuj okazas en la mondo kaj kiuj okazis eĉ dum nia mallonga vivodaŭro. Dio parolis kaj profetis pri tutmondaj eventoj en la Blblio kaj tiuj profetaĵoj estas unikaj. Vi ne trovos ian ajn kia la Biblio sur la planedo Tero havanta tiajn mensmirigajn ekzakton kaj precizon. Sed pli persone, ĉiu viro kaj virino devas decidiĝi kaj agi laŭ tio, kion Dio diras al li aŭ ŝi. Estas tiam, kiam ni ricevas la signojn kaj miraklojn kiuj sekvas, per agi kaj fidi la vorton de Dio, la Biblion. Ja estas skribite ke Jesuo Kristo estas la aŭtoro kaj perfektiganto de nia fido, kaj kion plu ni povas peti. Mi mem vidis homojn sanigitaj de nekuraceblaj malsanoj kiel HIV. Per la aŭtoritato, kiun Jesuo donis al ni mi forpelis demonojn, vidis metalon malaperi el korpo kaj anstataŭiĝi per normalaj ostoj. Mi liberigis homojn de la plej malgrava malsano ĝis mortiga malsano kaj mi povas atesti pri la grandega ĝojo kiu sekvas batali kaj venki! Estas multaj atestantoj de la signoj kaj mirakloj kiuj okazos al iu, kiu elektas kredi Dion kaj kuraĝas marŝi laŭ la Parolo. La Korpo de Kristo ja estas aktiva kaj viva kaj Dio estas bona al Siaj infanoj! Sed ni devas obei Lian parolon kaj serĉi la scion, kiun Li havas por ni. Ne nur per la parolo, sed per intimeco kun Dio kaj aktiva kunuleco kun niaj gefratoj. La Sankta Spirito ĉiam konfirmos La Veron, kiun Jesuo Kristo de Nazareto volas doni al ni.

Sed ne nur senplue akcepti ĉi tion. Oni povas ja pli profunde ekzameni, provi, kaj certigi la parolon de Dio. Sed por enkorpigi ĝin en vian vivon kaj vidi la veron de ĝi, vi bezonas fidon. Viva fido, ne morta fido. Po unu korbato, ĉiutage, nutri vin de La Parolo de Dio kaj ĝui la frukton de La Spirito. Kiam ni petas al Dio kaj alcelas la veron, kiun Li metas antaŭ ni, Li certe respondos ĝustatempe. Ne pensu ke ĝi gvidos vin nenien, ĉar tio ne veras. Ĉi tio ne estas nur sensencaĵo, kiel la nekredantoj insistas, plena je beletaj rakontoj pri mirakloj kaj aliaj banalecoj. Tute male. Ni ofte revidadas ĉi tion. La vero estas ununombra, kaj nia kreinto estas vera la La Ununura "MI ESTAS". Ne estas multaj Dioj ĉi tie, tio estas malveraĵo de la diablo. Ankaŭ Dio ne estas flugpendanta konscia estaĵo konsistanta el el ĉiuj vivantaj estaĵoj. Tero, aŭ Gaja kiel multaj nomas ĝin, estas fikcio kaj fabelo. Kiel ni ŝancelis kaj falis kaj vidis morton ĉie ĉirkaŭ ni, sed neniam ĝi klerigis nin ĝis Jesuo Kristo de Nazareto venis kaj montris al ni la veron kaj nenion krom la vero. Li certe estas la vojo, la vero, kaj la vivo. Krom se homo travojaĝas laŭ la scio de Dio, tiu homo daŭre somnambulos ĝis la fino mem. Tia fino ja estus malĝoja. Vekiĝu nun kaj provu la bonecon de Dio, kaj proksimiĝu al Li, kaj Li proksimiĝos al vi! Kaj se vi jam vekiĝis, sed promenas sentante vin dormema: *batalu* por ne ekdormi denove, serĉu la Patron per via tuta koro, menso, kaj animo, kaj estu vigla! Eĉ tiel, mi devas konfesi ke mi tute ne scias kiel Dio asemblis La Biblion tiel, kiel ĝi estas. Laŭ mia propra inteligento mi konsideris La Biblon difekta, neriparebla, kaj plena je fabeloj. Sed tio estis antaŭ ol mi ricevis Jesuon Kriston kiel mia Sinjoro kaj Savanto kaj spertis la potencon de Dio per evangeliisto kiu akceptis la Biblion laŭvorte. Ekde tiam la signoj kaj mirakloj ne ĉesas. Ne pro mi, sed ĉar Dio neniam ŝanĝiĝas kaj Li klare montris ke Li volas ke ĉiuj estu savitaj! Ĉi tio estas ja vere la plej bona novaĵo kiun mi iam ajn aŭdis kaj spertis! Amu vian Dion per via tuta koro, per via tuta povo kaj ĉio, kio vi estas, kaj vi certe venkos ĉion ajn, kio kontraŭos vin, ne gravos la grando nek la ŝajna severeco. Dio volas vian koron, vian atenton, kaj vian amon. Per Li vi venkos la avidecojn kaj la voluptojn de ĉi tiu mondo kaj vivos abunde en la eternecon.

Bonvolu pardonu min pro tiel bruske kaj simple paroli. Mi sincere volus por vi ĉiuj ke vi estu kaj promenu en la beno, kiun Dio havas por vi. Iuj el vi eĉ iras tra io, kio sentas kiel dezerto, sed memoru ke Dio punas tiujn, kiujn Li amas. Ne pro malamo al ni, sed male. Li estas nia Patro se vi permesas, kaj Li ĉiam certigos ke se ni obeas Lin ni produktos pli da frukto. Kaj foje tempo en la dezerto estas bezonita. Sed bonvolu ne timi, ĉar Dio ja certe estas viaflanke kiam vi serĉas Lin tutkore. Ja nenio neeblas al nia Patro en la ĉielo. Se Li parolas ĝi okazos! Ĉia gloro al Dio!!

Kiel kontakti nin!

Se vi havas demandojn aŭ sugestojn aŭ nur volas interkomuniki, vi povas sendi al ni retmesaĝon ĉe [email protected]. Bonvolu skribi al ni aŭ angle aŭ norvege. Se vi ŝatas tion, kion ni faras kaj volas ricevi nian bultenon bonvolu viziti http://eepurl.com/b9q2SL kaj aboni! Se vi volas donaci por helpi al ni daŭrigi niajn laborojn bonvolu uzi paypal.me/JHalseth.

Dio benu vin!

TruthBeTold Ministry Norvegio 2012-2019

La Malnova Testamento

La Sankta Biblio (1926) kaj Elberfelder (1905) ⇊

La Novatestamento

Indekso De Libroj

: 01:

Genezo

02:

Eliro

03:

Levidoj

04:

Nombroj

05:

Readmono

06:

Josuo

07:

Juĝistoj

08:

Rut

09:

1 Samuel

10:

2 Samuel

11:

1 Reĝoj

12:

2 Reĝoj

13:

1 Kroniko

14:

2 Kroniko

15:

Ezra

16:

Neĥemja

17:

Ester

18:

Ijob

19:

Psalmaro

20:

Sentencoj

21:

Predikanto

22:

Alta Kanto

23:

Jesaja

24:

Jeremia

25:

Plorkanto

26:

Jeĥezkel

27:

Daniel

28:

Hoŝea

29:

Joel

30:

Amos

31:

Obadja

32:

Jona

33:

Miĥa

34:

Naĥum

35:

Ĥabakuk

36:

Cefanja

37:

Ĥagaj

38:

Zeĥarja

39:

Malaĥi

Genezo

Nombro 1/66

La Malnova Testamento

Eliro

Ĉapitro Indekso:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

32

33

34

35

36

37

38

39

40

41

42

43

44

45

46

47

48

49

50

Genezo 1

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 2

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

Genezo 1

:1

esp

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.

elb

Im Anfang schuf Gott die Himmel und die Erde.

Genezo 1

:2

esp

Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.

elb

Und die Erde war wüst und leer, und Finsternis war über der Tiefe; und der Geist Gottes schwebte über den Wassern.

Genezo 1

:3

esp

Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.

elb

Und Gott sprach: Es werde Licht! und es ward Licht.

Genezo 1

:4

esp

Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.

elb

Und Gott sah das Licht, daß es gut war; und Gott schied das Licht von der Finsternis.

Genezo 1

:5

esp

Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

elb

Und Gott nannte das Licht Tag, und die Finsternis nannte er Nacht. Und es ward Abend und es ward Morgen: erster Tag.

Genezo 1

:6

esp

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.

elb

Und Gott sprach: Es werde eine Ausdehnung inmitten der Wasser, und sie scheide die Wasser von den Wassern!

Genezo 1

:7

esp

Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.

elb

Und Gott machte die Ausdehnung und schied die Wasser, welche unterhalb der Ausdehnung, von den Wassern, die oberhalb der Ausdehnung sind. Und es ward also.

Genezo 1

:8

esp

Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

elb

Und Gott nannte die Ausdehnung Himmel. Und es ward Abend und es ward Morgen: zweiter Tag.

Genezo 1

:9

esp

Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel.

elb

Und Gott sprach: Es sammeln sich die Wasser unterhalb des Himmels an einen Ort, und es werde sichtbar das Trockene! Und es ward also.

Genezo 1

:10

esp

Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

elb

Und Gott nannte das Trockene Erde, und die Sammlung der Wasser nannte er Meere. Und Gott sah, daß es gut war.

Genezo 1

:11

esp

Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel.

elb

Und Gott sprach: Die Erde lasse Gras hervorsprossen, Kraut, das Samen hervorbringe, Fruchtbäume, die Frucht tragen nach ihrer Art, in welcher ihr Same sei auf der Erde! Und es ward also.

Genezo 1

:12

esp

Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

elb

Und die Erde brachte Gras hervor, Kraut, das Samen hervorbringt nach seiner Art, und Bäume, die Frucht tragen, in welcher ihr Same ist nach ihrer Art. Und Gott sah, daß es gut war.

Genezo 1

:13

esp

Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

elb

Und es ward Abend und es ward Morgen: dritter Tag.

Genezo 1

:14

esp

Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;

elb

Und Gott sprach: Es werden Lichter an der Ausdehnung des Himmels, um den Tag von der Nacht zu scheiden, und sie seien zu Zeichen und zur Bestimmung von Zeiten und Tagen und Jahren;

Genezo 1

:15

esp

kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel.

elb

und sie seien zu Lichtern an der Ausdehnung des Himmels, um auf die Erde zu leuchten! Und es ward also.

Genezo 1

:16

esp

Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.

elb

Und Gott machte die zwei großen Lichter: das große Licht zur Beherrschung des Tages, und das kleine Licht zur Beherrschung der Nacht, und die Sterne.

Genezo 1

:17

esp

Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron,

elb

Und Gott setzte sie an die Ausdehnung des Himmels, um auf die Erde zu leuchten,

Genezo 1

:18

esp

kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

elb

und um zu herrschen am Tage und in der Nacht und das Licht von der Finsternis zu scheiden. Und Gott sah, daß es gut war.

Genezo 1

:19

esp

Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

elb

Und es ward Abend und es ward Morgen: vierter Tag.

Genezo 1

:20

esp

Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.

elb

Und Gott sprach: Es wimmeln die Wasser vom Gewimmel lebendiger Wesen, und Gevögel fliege über der Erde angesichts der Ausdehnung des Himmels!

Genezo 1

:21

esp

Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

elb

Und Gott schuf die großen Seeungeheuer und jedes sich regende, lebendige Wesen, wovon die Wasser wimmeln, nach ihrer Art, und alles geflügelte Gevögel nach seiner Art. Und Gott sah, daß es gut war.

Genezo 1

:22

esp

Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero.

elb

Und Gott segnete sie und sprach: Seid fruchtbar und mehret euch und füllet die Wasser in den Meeren, und das Gevögel mehre sich auf der Erde!

Genezo 1

:23

esp

Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

elb

Und es ward Abend und es ward Morgen: fünfter Tag.

Genezo 1

:24

esp

Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel.

elb

Und Gott sprach: Die Erde bringe hervor lebendige Wesen nach ihrer Art: Vieh und Gewürm und Getier der Erde nach seiner Art! Und es ward also.

Genezo 1

:25

esp

Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

elb

Und Gott machte das Getier der Erde nach seiner Art, und das Vieh nach seiner Art, und alles, was sich auf dem Erdboden regt, nach seiner Art. Und Gott sah, daß es gut war.

Genezo 1

:26

esp

Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.

elb

Und Gott sprach: Lasset uns Menschen machen in unserem Bilde, nach unserem Gleichnis; und sie sollen herrschen über die Fische des Meeres und über das Gevögel des Himmels und über das Vieh und über die ganze Erde und über alles Gewürm, das sich auf der Erde regt!

Genezo 1

:27

esp

Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.

elb

Und Gott schuf den Menschen in seinem Bilde, im Bilde Gottes schuf er ihn; Mann und Weib schuf er sie.

Genezo 1

:28

esp

Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.

elb

Und Gott segnete sie, und Gott sprach zu ihnen: Seid fruchtbar und mehret euch und füllet die Erde und machet sie euch untertan; und herrschet über die Fische des Meeres und über das Gevögel des Himmels und über alles Getier, das sich auf der Erde regt!

Genezo 1

:29

esp

Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.

elb

Und Gott sprach: Siehe, ich habe euch gegeben alles samenbringende Kraut, das auf der Fläche der ganzen Erde ist, und jeden Baum, an welchem samenbringende Baumfrucht ist: es soll euch zur Speise sein;

Genezo 1

:30

esp

Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel.

elb

und allem Getier der Erde und allem Gevögel des Himmels und allem, was sich auf der Erde regt, in welchem eine lebendige Seele ist, habe ich alles grüne Kraut zur Speise gegeben.

Genezo 1

:31

esp

Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

elb

Und es ward also. Und Gott sah alles, was er gemacht hatte, und siehe, es war sehr gut. Und es ward Abend und es ward Morgen: der sechste Tag.

Genezo 2

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 1

Genezo 3

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

Genezo 2

:1

esp

Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.

elb

So wurden vollendet der Himmel und die Erde und all ihr Heer.

Genezo 2

:2

esp

Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

elb

Und Gott hatte am siebten Tage sein Werk vollendet, das er gemacht hatte; und er ruhte am siebten Tage von all seinem Werk, das er gemacht hatte.

Genezo 2

:3

esp

Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

elb

Und Gott segnete den siebten Tag und heiligte ihn; denn an demselben ruhte er von all seinem Werk, das Gott geschaffen hatte, indem er es machte.

Genezo 2

:4

esp

Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon.

elb

Dies ist die Geschichte des Himmels und der Erde, als sie geschaffen wurden, an dem Tage, da Jehova Gott Erde und Himmel machte,

Genezo 2

:5

esp

Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

elb

und ehe alles Gesträuch des Feldes auf der Erde war, und ehe alles Kraut des Feldes sproßte; denn Jehova Gott hatte nicht regnen lassen auf die Erde, und kein Mensch war da, um den Erdboden zu bebauen.

Genezo 2

:6

esp

Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.

elb

Ein Dunst aber stieg auf von der Erde und befeuchtete die ganze Oberfläche des Erdbodens.

Genezo 2

:7

esp

Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.

elb

Und Jehova Gott bildete den Menschen, Staub von dem Erdboden, und hauchte in seine Nase den Odem des Lebens; und der Mensch wurde eine lebendige Seele.

Genezo 2

:8

esp

Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

elb

Und Jehova Gott pflanzte einen Garten in Eden gegen Osten, und er setzte dorthin den Menschen, den er gebildet hatte.

Genezo 2

:9

esp

Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

elb

Und Jehova Gott ließ aus dem Erdboden allerlei Bäume wachsen, lieblich anzusehen und gut zur Speise; und den Baum des Lebens in der Mitte des Gartens, und den Baum der Erkenntnis des Guten und Bösen.

Genezo 2

:10

esp

Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj.

elb

Und ein Strom ging aus von Eden, den Garten zu bewässern; und von dort aus teilte er sich und wurde zu vier Flüssen.

Genezo 2

:11

esp

La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro.

elb

Der Name des ersten ist Pison; dieser ist es, der das ganze Land Hawila umfließt, wo das Gold ist;

Genezo 2

:12

esp

Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso.

elb

und das Gold dieses Landes ist gut; daselbst ist das Bdellion und der Stein Onyx.

Genezo 2

:13

esp

Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.

elb

Und der Name des zweiten Flusses: Gihon; dieser ist es, der das ganze Land Kusch umfließt.

Genezo 2

:14

esp

Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato.

elb

Und der Name des dritten Flusses: Hiddekel; dieser ist es, der vor Assyrien fließt. Und der vierte Fluß, das ist der Phrath.

Genezo 2

:15

esp

Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.

elb

Und Jehova Gott nahm den Menschen und setzte ihn in den Garten Eden, ihn zu bebauen und ihn zu bewahren.

Genezo 2

:16

esp

Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu;

elb

Und Jehova Gott gebot dem Menschen und sprach: Von jedem Baume des Gartens darfst du nach Belieben essen;

Genezo 2

:17

esp

sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.

elb

aber von dem Baume der Erkenntnis des Guten und Bösen, davon sollst du nicht essen; denn welches Tages du davon issest, wirst du gewißlich sterben.

Genezo 2

:18

esp

Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

elb

Und Jehova Gott sprach: Es ist nicht gut, daß der Mensch allein sei; ich will ihm eine Hilfe machen, seines Gleichen.

Genezo 2

:19

esp

Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.

elb

Und Jehova Gott bildete aus dem Erdboden alles Getier des Feldes und alles Gevögel des Himmels, und er brachte sie zu dem Menschen, um zu sehen, wie er sie nennen würde; und wie irgend der Mensch ein lebendiges Wesen nennen würde, so sollte sein Name sein.

Genezo 2

:20

esp

Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li.

elb

Und der Mensch gab Namen allem Vieh und dem Gevögel des Himmels und allem Getier des Feldes. Aber für Adam fand er keine Hilfe seines Gleichen.

Genezo 2

:21

esp

Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

elb

Und Jehova Gott ließ einen tiefen Schlaf auf den Menschen fallen, und er entschlief. Und er nahm eine von seinen Rippen und verschloß ihre Stelle mit Fleisch;

Genezo 2

:22

esp

Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo.

elb

und Jehova Gott baute aus der Rippe, die er von dem Menschen genommen hatte, ein Weib, und er brachte sie zu dem Menschen.

Genezo 2

:23

esp

Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.

elb

Und der Mensch sprach: Diese ist einmal Gebein von meinen Gebeinen und Fleisch von meinem Fleische; diese soll Männin heißen, denn vom Manne ist diese genommen.

Genezo 2

:24

esp

Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

elb

Darum wird ein Mann seinen Vater und seine Mutter verlassen und seinem Weibe anhangen, und sie werden ein Fleisch sein.

Genezo 2

:25

esp

Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

elb

Und sie waren beide nackt, der Mensch und sein Weib, und sie schämten sich nicht.

Genezo 3

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 2

Genezo 4

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

Genezo 3

:1

esp

Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?

elb

Und die Schlange war listiger als alles Getier des Feldes, das Jehova Gott gemacht hatte; und sie sprach zu dem Weibe: Hat Gott wirklich gesagt: Ihr sollt nicht essen von jedem Baume des Gartens?

Genezo 3

:2

esp

Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi;

elb

Und das Weib sprach zu der Schlange: Von der Frucht der Bäume des Gartens essen wir;

Genezo 3

:3

esp

sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu.

elb

aber von der Frucht des Baumes, der in der Mitte des Gartens ist, hat Gott gesagt, davon sollt ihr nicht essen und sie nicht anrühren, auf daß ihr nicht sterbet.

Genezo 3

:4

esp

Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;

elb

Und die Schlange sprach zu dem Weibe: Mit nichten werdet ihr sterben!

Genezo 3

:5

esp

sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.

elb

Sondern Gott weiß, daß, welches Tages ihr davon esset, eure Augen aufgetan werden und ihr sein werdet wie Gott, erkennend Gutes und Böses.

Genezo 3

:6

esp

Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.

elb

Und das Weib sah, daß der Baum gut zur Speise und daß er eine Lust für die Augen und daß der Baum begehrenswert wäre, um Einsicht zu geben; und sie nahm von seiner Frucht und aß, und sie gab auch ihrem Manne mit ihr, und er aß.

Genezo 3

:7

esp

Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn.

elb

Da wurden ihrer beider Augen aufgetan, und sie erkannten, daß sie nackt waren; und sie hefteten Feigenblätter zusammen und machten sich Schürzen.

Genezo 3

:8

esp

Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.

elb

Und sie hörten die Stimme Jehovas Gottes, der im Garten wandelte bei der Kühle des Tages. Und der Mensch und sein Weib versteckten sich vor dem Angesicht Jehovas Gottes mitten unter die Bäume des Gartens.

Genezo 3

:9

esp

Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?

elb

Und Jehova Gott rief den Menschen und sprach zu ihm: Wo bist du?

Genezo 3

:10

esp

Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min.

elb

Und er sprach: Ich hörte deine Stimme im Garten, und ich fürchtete mich, denn ich bin nackt, und ich versteckte mich.

Genezo 3

:11

esp

Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi?

elb

Und er sprach: Wer hat dir kundgetan, daß du nackt bist? Hast du gegessen von dem Baume, von dem ich dir geboten habe, nicht davon zu essen?

Genezo 3

:12

esp

Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis.

elb

Und der Mensch sprach: Das Weib, das du mir beigegeben hast, sie gab mir von dem Baume, und ich aß.

Genezo 3

:13

esp

Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.

elb

Und Jehova Gott sprach zu dem Weibe: Was hast du da getan! Und das Weib sprach: Die Schlange betrog mich, und ich aß.

Genezo 3

:14

esp

Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.

elb

Und Jehova Gott sprach zu der Schlange: Weil du dieses getan hast, sollst du verflucht sein vor allem Vieh und vor allem Getier des Feldes! Auf deinem Bauche sollst du kriechen und Staub fressen alle Tage deines Lebens.

Genezo 3

:15

esp

Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.

elb

Und ich werde Feindschaft setzen zwischen dir und dem Weibe und zwischen deinem Samen und ihrem Samen; er wird dir den Kopf zermalmen, und du, du wirst ihm die Ferse zermalmen.

Genezo 3

:16

esp

Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

elb

Zu dem Weibe sprach er: Ich werde sehr mehren die Mühsal deiner Schwangerschaft, mit Schmerzen sollst du Kinder gebären; und nach deinem Manne wird dein Verlangen sein, er aber wird über dich herrschen.

Genezo 3

:17

esp

Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.

elb

Und zu Adam sprach er: Weil du auf die Stimme deines Weibes gehört und gegessen hast von dem Baume, von dem ich dir geboten und gesprochen habe: Du sollst nicht davon essen, so sei der Erdboden verflucht um deinetwillen: mit Mühsal sollst du davon essen alle Tage deines Lebens;

Genezo 3

:18

esp

Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo.

elb

und Dornen und Disteln wird er dir sprossen lassen, und du wirst das Kraut des Feldes essen.

Genezo 3

:19

esp

En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.

elb

Im Schweiße deines Angesichts wirst du dein Brot essen, bis du zurückkehrst zur Erde, denn von ihr bist du genommen. Denn Staub bist du, und zum Staube wirst du zurückkehren!

Genezo 3

:20

esp

Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj.

elb

Und der Mensch gab seinem Weibe den Namen Eva, denn sie war die Mutter aller Lebendigen.

Genezo 3

:21

esp

Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.

elb

Und Jehova Gott machte Adam und seinem Weibe Röcke von Fell und bekleidete sie.

Genezo 3

:22

esp

Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.

elb

Und Jehova Gott sprach: Siehe, der Mensch ist geworden wie unser einer, zu erkennen Gutes und Böses; und nun, daß er seine Hand nicht ausstrecke und nehme auch von dem Baume des Lebens und esse und lebe ewiglich!

Genezo 3

:23

esp

Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.

elb

Und Jehova Gott schickte ihn aus dem Garten Eden hinaus, um den Erdboden zu bebauen, davon er genommen war;

Genezo 3

:24

esp

Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

elb

und er trieb den Menschen aus und ließ lagern gegen Osten vom Garten Eden die Cherubim und die Flamme des kreisenden Schwertes, um den Weg zum Baume des Lebens zu bewahren.

Genezo 4

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 3

Genezo 5

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

Genezo 4

:1

esp

Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.

elb

Und der Mensch erkannte Eva,sein Weib, und sie ward schwanger und gebar Kain; und sie sprach: Ich habe einen Mann erworben mit Jehova.

Genezo 4

:2

esp

Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo.

elb

Und sie gebar ferner seinen Bruder, den Abel. Und Abel wurde ein Schafhirt, und Kain wurde ein Ackerbauer.

Genezo 4

:3

esp

Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.

elb

Und es geschah nach Verlauf einer Zeit, da brachte Kain dem Jehova eine Opfergabe von der Frucht des Erdbodens;

Genezo 4

:4

esp

Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;

elb

und Abel, auch er brachte von den Erstlingen seiner Herde und von ihrem Fett. Und Jehova blickte auf Abel und auf seine Opfergabe;

Genezo 4

:5

esp

sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.

elb

aber auf Kain und auf seine Opfergabe blickte er nicht. Und Kain ergrimmte sehr, und sein Antlitz senkte sich.

Genezo 4

:6

esp

Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?

elb

Und Jehova sprach zu Kain: Warum bist du ergrimmt, und warum hat sich dein Antlitz gesenkt?

Genezo 4

:7

esp

Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.

elb

Ist es nicht so, daß es sich erhebt, wenn du wohl tust? Und wenn du nicht wohl tust, so lagert die Sünde vor der Tür. Und nach dir wird sein Verlangen sein, du aber wirst über ihn herrschen.

Genezo 4

:8

esp

Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.

elb

Und Kain sprach zu seinem Bruder Abel; und es geschah, als sie auf dem Felde waren, da erhob sich Kain wider seinen Bruder Abel und erschlug ihn.

Genezo 4

:9

esp

Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?

elb

Und Jehova sprach zu Kain: Wo ist dein Bruder Abel? Und er sprach: Ich weiß nicht; bin ich meines Bruders Hüter?

Genezo 4

:10

esp

Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.

elb

Und er sprach: Was hast du getan! Horch! Das Blut deines Bruders schreit zu mir vom Erdboden her.

Genezo 4

:11

esp

Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.

elb

Und nun, verflucht seiest du von dem Erdboden hinweg, der seinen Mund aufgetan hat, das Blut deines Bruders von deiner Hand zu empfangen!

Genezo 4

:12

esp

Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.

elb

Wenn du den Erdboden bebaust, soll er dir hinfort seine Kraft nicht geben; unstet und flüchtig sollst du sein auf der Erde.

Genezo 4

:13

esp

Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

elb

Und Kain sprach zu Jehova: Zu groß ist meine Strafe, um sie zu tragen.

Genezo 4

:14

esp

Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.

elb

Siehe, du hast mich heute von der Fläche des Erdbodens vertrieben, und ich werde verborgen sein vor deinem Angesicht und werde unstet und flüchtig sein auf der Erde; und es wird geschehen: wer irgend mich findet, wird mich erschlagen.

Genezo 4

:15

esp

Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.

elb

Und Jehova sprach zu ihm: Darum, jeder, der Kain erschlägt siebenfältig soll es gerächt werden. Und Jehova machte an Kain ein Zeichen, auf daß ihn nicht erschlüge, wer irgend ihn fände.

Genezo 4

:16

esp

Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.

elb

Und Kain ging weg von dem Angesicht Jehovas und wohnte im Lande Nod, östlich von Eden.

Genezo 4

:17

esp

Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.

elb

Und Kain erkannte sein Weib, und sie ward schwanger und gebar Hanoch. Und er baute eine Stadt und benannte die Stadt nach dem Namen seines Sohnes Hanoch.

Genezo 4

:18

esp

Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ.

elb

Und dem Hanoch wurde Irad geboren; und Irad zeugte Mehujael, und Mehujael zeugte Methusael, und Methusael zeugte Lamech.

Genezo 4

:19

esp

Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

elb

Und Lamech nahm sich zwei Weiber; der Name der einen war Ada, und der Name der anderen Zilla.

Genezo 4

:20

esp

Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn.

elb

Und Ada gebar Jabal; dieser war der Vater der Zeltbewohner und Herdenbesitzer.

Genezo 4

:21

esp

Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.

elb

Und der Name seines Bruders war Jubal; dieser war der Vater aller derer, welche mit der Laute und der Flöte umgehen.

Genezo 4

:22

esp

Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.

elb

Und Zilla, auch sie gebar Tubalkain, einen Hämmerer von allerlei Schneidewerkzeug aus Erz und Eisen. Und die Schwester Tubalkains war Naama.

Genezo 4

:23

esp

Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

elb

Und Lamech sprach zu seinen Weibern: Ada und Zilla, höret meine Stimme; Weiber Lamechs, horchet auf meine Rede! Einen Mann erschlug ich für meine Wunde und einen Jüngling für meine Strieme!

Genezo 4

:24

esp

Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

elb

Wenn Kain siebenfältig gerächt wird, so Lamech siebenundsiebzigfältig.

Genezo 4

:25

esp

Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.

elb

Und Adam erkannte abermals sein Weib, und sie gebar einen Sohn und gab ihm den Namen Seth; denn Gott hat mir einen anderen Samen gesetzt an Stelle Abels, weil Kain ihn erschlagen hat.

Genezo 4

:26

esp

Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.

elb

Und dem Seth, auch ihm wurde ein Sohn geboren, und er gab ihm den Namen Enos. Damals fing man an, den Namen Jehovas anzurufen.

Genezo 5

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 4

Genezo 6

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

32

Genezo 5

:1

esp

Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;

elb

Dies ist das Buch von Adams Geschlechtern. An dem Tage, da Gott Adam schuf, machte er ihn im Gleichnis Gottes.

Genezo 5

:2

esp

kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.

elb

Mann und Weib schuf er sie, und er segnete sie und gab ihnen den Namen Mensch, an dem Tage, da sie geschaffen wurden. -

Genezo 5

:3

esp

Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.

elb

Und Adam lebte hundertdreißig Jahre und zeugte einen Sohn in seinem Gleichnis, nach seinem Bilde, und gab ihm den Namen Seth.

Genezo 5

:4

esp

Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und die Tage Adams, nachdem er Seth gezeugt hatte, waren achthundert Jahre, und er zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:5

esp

Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Adams, die er lebte, waren neunhundertdreißig Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:6

esp

Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.

elb

Und Seth lebte hundertfünf Jahre und zeugte Enos.

Genezo 5

:7

esp

Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Seth lebte, nachdem er Enos gezeugt hatte, achthundertsieben Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:8

esp

Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Seths waren neunhundertzwölf Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:9

esp

Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.

elb

Und Enos lebte neunzig Jahre und zeugte Kenan.

Genezo 5

:10

esp

Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Enos lebte, nachdem er Kenan gezeugt hatte, achthundertfünfzehn Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:11

esp

Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Enos' waren neunhundertfünf Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:12

esp

Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.

elb

Und Kenan lebte siebzig Jahre und zeugte Mahalalel.

Genezo 5

:13

esp

Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Kenan lebte, nachdem er Mahalalel gezeugt hatte, achthundertvierzig Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:14

esp

Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Kenans waren neunhundertzehn Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:15

esp

Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.

elb

Und Mahalalel lebte fünfundsechzig Jahre und zeugte Jered.

Genezo 5

:16

esp

Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Mahalalel lebte, nachdem er Jered gezeugt hatte, achthundertdreißig Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:17

esp

Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Mahalalels waren achthundertfünfundneunzig Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:18

esp

Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.

elb

Und Jered lebte hundertzweiundsechzig Jahre und zeugte Henoch.

Genezo 5

:19

esp

Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Jered lebte, nachdem er Henoch gezeugt hatte, achthundert Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:20

esp

Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Jereds waren neunhundertzweiundsechzig Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:21

esp

Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.

elb

Und Henoch lebte fünfundsechzig Jahre und zeugte Methusalah.

Genezo 5

:22

esp

Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Henoch wandelte mit Gott, nachdem er Methusalah gezeugt hatte, dreihundert Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:23

esp

Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.

elb

Und alle Tage Henochs waren dreihundertfünfundsechzig Jahre.

Genezo 5

:24

esp

Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.

elb

Und Henoch wandelte mit Gott; und er war nicht mehr, denn Gott nahm ihn hinweg. -

Genezo 5

:25

esp

Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.

elb

Und Methusalah lebte hundertsiebenachtzig Jahre und zeugte Lamech.

Genezo 5

:26

esp

Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Methusalah lebte, nachdem er Lamech gezeugt hatte, siebenhundertzweiundachtzig Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:27

esp

Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Methusalahs waren neunhundertneunundsechzig Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:28

esp

Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.

elb

Und Lamech lebte hundertzweiundachtzig Jahre und zeugte einen Sohn.

Genezo 5

:29

esp

Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.

elb

Und er gab ihm den Namen Noah, indem er sprach: Dieser wird uns trösten über unsere Arbeit und über die Mühe unserer Hände wegen des Erdbodens, den Jehova verflucht hat.

Genezo 5

:30

esp

Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

elb

Und Lamech lebte, nachdem er Noah gezeugt hatte, fünfhundertfünfundneunzig Jahre und zeugte Söhne und Töchter.

Genezo 5

:31

esp

Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.

elb

Und alle Tage Lamechs waren siebenhundertsiebenundsiebzig Jahre, und er starb. -

Genezo 5

:32

esp

Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.

elb

Und Noah war fünfhundert Jahre alt; und Noah zeugte Sem, Ham und Japhet.

Genezo 6

La Malnova Testamento

Genezo

Genezo 5

Genezo 7

Indekso De Versoj:

01

02

03

04

05

06

07

08

09

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

Genezo 6

:1

esp

Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,

elb

Und es geschah, als die Menschen begannen sich zu mehren auf der Fläche des Erdbodens, und ihnen Töchter geboren wurden,

Genezo 6

:2

esp

tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.

elb

da sahen die Söhne Gottes, daß die Töchter der Menschen schön waren, und sie nahmen sich zu Weibern, welche sie irgend erwählten.

Genezo 6

:3

esp

Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.

elb

Und Jehova sprach: Mein Geist soll nicht ewiglich mit dem Menschen rechten, da er ja Fleisch ist; und seine Tage seien hundertzwanzig Jahre.

Genezo 6

:4

esp

Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

elb

In jenen Tagen waren die Riesen auf der Erde, und auch nachher, als die Söhne Gottes zu den Töchtern der Menschen eingingen und diese ihnen gebaren. Das sind die Helden, welche von alters her waren, die Männer von Ruhm gewesen sind.

Genezo 6

:5

esp

Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;

elb

Und Jehova sah, daß des Menschen Bosheit groß war auf Erden und alles Gebilde der Gedanken seines Herzens nur böse den ganzen Tag.

Genezo 6

:6

esp

tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro.

elb

Und es reute Jehova, daß er den Menschen gemacht hatte auf der Erde, und es schmerzte ihn in sein Herz hinein.

Genezo 6

:7

esp

Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.

elb

Und Jehova sprach: Ich will den Menschen, den ich geschaffen habe, von der Fläche des Erdbodens vertilgen, vom Menschen bis zum Vieh, bis zum Gewürm und bis zum Gevögel des Himmels; denn es reut mich, daß ich sie gemacht habe.

Genezo 6

:8

esp

Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo.

elb

Noah aber fand Gnade in den Augen Jehovas.

Genezo 6

:9

esp

Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

elb

Dies ist die Geschichte Noahs: Noah war ein gerechter, vollkommener Mann unter seinen Zeitgenossen; Noah wandelte mit Gott.

Genezo 6

:10

esp

Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.

elb

Und Noah zeugte drei Söhne: Sem, Ham und Japhet.

Genezo 6

:11

esp

Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.

elb

Und die Erde war verderbt vor Gott, und die Erde war voll Gewalttat.

Genezo 6

:12

esp

Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.

elb

Und Gott sah die Erde, und siehe, sie war verderbt; denn alles Fleisch hatte seinen Weg verderbt auf Erden.

Genezo 6

:13

esp

Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.

elb

Und Gott sprach zu Noah: Das Ende alles Fleisches ist vor mich gekommen; denn die Erde ist voll Gewalttat durch sie; und siehe, ich will sie verderben mit der Erde.

Genezo 6

:14

esp

Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.

elb

Mache dir eine Arche von Gopherholz; mit Kammern sollst du die Arche machen und sie von innen und von außen mit Harz verpichen.

Genezo 6

:15

esp

Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.

elb

Und also sollst du sie machen: Dreihundert Ellen sei die Länge der Arche, fünfzig Ellen ihre Breite und dreißig Ellen ihre Höhe.

Genezo 6

:16

esp

Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi.

elb

Eine Lichtöffnung sollst du der Arche machen, und bis zu einer Elle sollst du sie fertigen von oben her; und die Tür der Arche sollst du in ihre Seite setzen; mit einem unteren, zweiten und dritten Stockwerk sollst du sie machen.

Genezo 6

:17

esp

Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos.

elb

Denn ich, siehe, ich bringe die Wasserflut über die Erde, um alles Fleisch unter dem Himmel zu verderben, in welchem ein Hauch des Lebens ist; alles, was auf der Erde ist, soll verscheiden.

Genezo 6

:18

esp

Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.

elb

Aber mit dir will ich meinen Bund errichten, und du sollst in die Arche gehen, du und deine Söhne und dein Weib und die Weiber deiner Söhne mit dir.

Genezo 6

:19

esp

Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.

elb

Und von allem Lebendigen, von allem Fleische, zwei von jeglichem sollst du in die Arche bringen, um sie mit dir am Leben zu erhalten; ein Männliches und ein Weibliches sollen sie sein.

Genezo 6

:20

esp

El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

elb

Von dem Gevögel nach seiner Art und von dem Vieh nach seiner Art, von allem Gewürm des Erdbodens nach seiner Art: zwei von jeglichem sollen zu dir hineingehen, um sie am Leben zu erhalten.

Genezo 6

:21

esp