Germana Esperanto-Kongreso Oldenburg 2022 - Franz Kruse - E-Book

Germana Esperanto-Kongreso Oldenburg 2022 E-Book

Franz Kruse

0,0

Beschreibung

Der Deutsche Esperanto-Kongress 2022 beinhaltete ein Bildungsprogramm im Rahmen von Erasmus+ zum Thema "Nachhaltigkeit". Der Tagungsband enthält die Vorträge zu verschiedenen Aspekten des Rahmenthemas in der Originalsprache Esperanto mit Zusammenfassungen in Esperanto, Deutsch und Niederländisch. Die Vortragenden kamen aus Deutschland, den Niederlanden, Belgien, Norwegen, Israel und den USA.

Sie lesen das E-Book in den Legimi-Apps auf:

Android
iOS
von Legimi
zertifizierten E-Readern
Kindle™-E-Readern
(für ausgewählte Pakete)

Seitenzahl: 247

Veröffentlichungsjahr: 2023

Das E-Book (TTS) können Sie hören im Abo „Legimi Premium” in Legimi-Apps auf:

Android
iOS
Bewertungen
0,0
0
0
0
0
0
Mehr Informationen
Mehr Informationen
Legimi prüft nicht, ob Rezensionen von Nutzern stammen, die den betreffenden Titel tatsächlich gekauft oder gelesen/gehört haben. Wir entfernen aber gefälschte Rezensionen.



Enhavo · Inhalt · Inhoud

Antaŭparolo · Vorwort · Voorwoord

Ulrich Brandenburg Kongresa temo: Daŭripovo

Salutvortoj

La aŭtoroj · Die Autoren · De auteurs

Prelegoj · Vorträge · Voordrachten

Duncan Charters

Lingvo/komunikado kaj daŭripovo

Sprache/Kommunikation und Nachhaltigkeit

Taal/communicatie en duurzame ontwikkeling

Federico Gobbo

Daŭripova lingvopolitiko kaj -planado en la Eŭropa kunteksto

Nachhaltige Sprachpolitik und -planung im europäischen Kontext

Duurzame taalpolitiek en -planning in de Europese context

Bert de Wit

Biodiverseco: Ĉu la malbela anasido?

Biodiversität – das hässliche Entlein?

Biodiversiteit – het lelijke eendje?

Inge de Bruin-Kooij

Daŭripova akvomastrumado

Nachhaltige Wasserwirtschaft

Duurzaam waterbeheer

Marco van Hulten

Bitmono: Ĉu daŭripova mono?

Bitcoin: nachhaltiges Geld?

Bitcoin: duurzaam geld?

Guido Brandenburg

Pängelanton 2025 – reanimado de regiona linio

Pängelanton 2025 – Wiederbelebung einer regionalen Linie

Pängelanton 2025 – de wederopwekking van een regionale lijn

Manfred Westermayer

Ekskurso al la marĉo ĉe Goldenstedt

Ekskursion ins Moor bei Goldenstedt

Excursie naar het moeras bij Goldenstedt

Judith Neumair

La ekonomio de komuna bono – kio estas tio?

Gemeinwohl-Ökonomie – was ist das?

Economie van het gemeenschappelijk welzijn – wat is dat?

Amri Wandel

Daŭripova spac-ekspluatado

Nachhaltige Weltraumnutzung

Duurzame benutting van het heelal

Arian Fred de Geus

La malavantaĝoj de daŭripovo, ĉu ni kalkulas nin riĉaj?

Die Nachteile der Nachhaltigkeit – rechnen wir uns reich?

De nadelen van duurzaamheid – rekenen we ons rijk?

Arian Fred de Geus

La magia eliksiro – la daŭripovo de Asterikso la Gaŭlo

Der Zaubertrank – die Nachhaltigkeit von Asterix dem Gallier

De Toverdrank – de duurzaamheid van Asterix de Galliër

Helmut Klünder

Pri la vivo en nacia parko – la vivo sur la orientfrisaj insuloj

Über das Leben im Nationalpark – das Leben auf den ostfriesischen Inseln

Over het leven in het Nationale Park – het leven op de Oost-Friese eilanden

Yves Nevelsteen

VERDEN, projekto de esperantistoj, subvenciata de la EU-programo Erasmus+

VERDEN, ein Projekt von Esperanto-Sprechern, gefördert vom EU-Programm Erasmus+

VERDEN, een project van Esperanto-sprekers, gesteund door het EU-Erasmus+-programma

Werner Groen

Handikapo, inkludo kaj sociala daŭripovo

Behinderung, Inklusion und soziale Nachhaltigkeit

Handicap, inclusie en sociale duurzaamheid

Jürgen Wulff

Dirite ne signifas farite – kiel vi (finfine) realigas viajn ideojn

Gesagt ist nicht getan – wie du (endlich) deine Ideen verwirklichst

Gezegd is niet gedaan – hoe je (tenslotte) je ideeën verwezenlijkt

Bildpruvo · Bildnachweis · Bronvermelding

Antaŭparolo · Vorwort · Voorwoord

La 99-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Oldenburgo (Oldb) de la 2-a ĝis la 6-a de junio 2022. Ĝi estis organizita de la partneraj asocioj Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland kaj ofertis – finance subtenata de Erasmus+ – edukan programon pri la temo „Daŭripovo“. Fakuloj el Germanio, Nederlando, Belgio, Usono kaj Israelo okazigis interesajn prelegojn por la ĉirkaŭ 160 partoprenantoj de ĉiuj aĝgrupoj kaj el pluraj landoj. La prelegoj prilumis multajn aspektojn de la kongresa temo, kaj ankaŭ la turisma programo estis parte bazita sur ĉi tiu temo.

Kadre de sekva resuma kunveno en Groningen de la 25-a ĝis la 27-a de novembro 2022 okazis pliaj prelegoj pri la temo.

Ĉi tiu kongresa dokumento enhavas enkondukon en la temon „Daŭripovo“ kaj la prelegotekstojn de la kongreso en Oldenburg. Ĉiuj prelegoj estis faritaj en Esperanto, pro tio ankaŭ la prelegotekstoj estas en Esperanto. Ĉiun tekston antaŭas resumo en la tri lingvoj Esperanto, germana kaj nederlanda. Aparta ĉapitro enhavas mallongajn portretojn de la aŭtoroj.

Der 99. Deutsche Esperanto-Kongress fand vom 2. bis 6. Juni 2022 in Oldenburg (Oldb) statt. Er wurde von den Partnerverbänden Deutscher Esperanto-Bund und Esperanto Nederland ausgerichtet und bot – gefördert von Erasmus+ – ein Bildungsprogramm zum Thema „Nachhaltigkeit“. Für die ca. 160 Teilnehmer aller Altersgruppen aus vielen Ländern hielten Fachleute aus Deutschland, den Niederlanden, Belgien, den USA und Israel interessante Vorträge, die das Kongressthema unter vielen Aspekten beleuchteten, und auch das touristische Programm orientierte sich teilweise an diesem Thema. Im Rahmen eines Nachbereitungstreffens vom 25. bis 27. November 2022 in Groningen wurden weitere Vorträge zum Thema gehalten.

Dieser Tagungsband enthält eine Einführung zum Thema Nachhaltigkeit und die Vortragstexte vom Kongress in Oldenburg. Die Vorträge wurden alle in Esperanto gehalten, somit sind auch die Vortragstexte in Esperanto. Jedem Text vorangestellt ist eine Kurzfassung in den drei Sprachen Esperanto, Deutsch und Niederländisch. Ein eigenes Kapitel enthält Kurzporträts der Autoren.

Het 99e Duitse Esperanto-Congres vond plaats in Oldenburg (Oldb) van 2 t/m 6 juni 2022. Het was georganiseerd door de partnerverenigingen Germana Esperanto-Asocio en Esperanto Nederland en bood – financieel ondersteund door Erasmus+ – een educatief programma over het thema „Duurzaamheid”. Vakmensen uit Duistland, Nederland, België, de V.S. en Israël hebben interessante voordrachten gehouden voor de ongeveer 160 deelnemers uit alle leeftijdsgroepen en uit verscheidene landen. De voordrachten belichtten veel aspecten van het congresthema en ook het toeristisch programma was gedeeltelijk gebaseerd op dit thema. In het kader van de daaropvolgende samenvattende bijeenkomst in Groningen van 25 t/m 27 november 2022, vonden nog meer lezingen plaats over het thema.

Dit congresdocument bevat een inleiding over het thema „Duurzaamheid” en de teksten van de voordrachten van het congres in Oldenburg. Alle voordrachten zijn in Esperanto gehouden; daarom zijn ook de teksten van de voordrachten in Esperanto. Aan elke tekst gaat een samenvatting vooraf in de drie talen Esperanto, Duits en Nederlands. Een apart hoofd stuk bevat korte portretten van de auteurs.

Franz Kruse

Estro de la organiza teamo Leiter des Organisationsteams Hoofd van het organiserende team

Kongresa temo: Daŭripovo

Kongressthema: Nachhaltigkeit

Congress-onderwerp: Duurzaamheid

Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio

En 2020 aperis „Gvidilo al la 17 Celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj“, eldonita de Mondial en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 8-an de septembro 2015 lanĉis la 17 Celojn (kun subceloj kaj kelkaj detalaj planoj) kiel bazon por sia evoluiga strategio dum la perio do 2015– 2030. Ankaŭ en la publika debato „Daŭripovo“ kaj „daŭripova evoluo“ lastatempe fariĝis multe uzataj terminoj. Kion ili signifas?

La germanligva esprimo „Nachhaltigkeit“ aperis jam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj origine celis mastrumadon de arbaroj. Arbarposedantoj kutimas plani en tre longa perspektivo. La principo estas, ke oni ne „rikoltu“ pli da arboj ol rekreskos, eĉ se tio daŭros jardekojn. Hodiaŭ sur la tero loĝas pli ol 7,8 miliardoj da homoj, kiuj – simple dirite – kune foruzas pli ol povas rekreski. Pli da preskaŭ ĉio. Jam en 1972 tiun problemon priskribis la „Klubo de Romo“, kiam ĝi avertis pri la limoj de ekonomia kreskado. Evidente temas ne nur pri la foruzado de limigitaj resursoj, sed ankaŭ pri kreskanta malegaleco kaj malpurigo de la natura medio. Temo por UN – kompetenta por reguligi tutmondajn aferojn, kvankam ne tutmonda registaro – daŭripovo fariĝis per la raporto „Nia komuna estonteco“ de la Brundtland-Komisiono en 1987. Ĝi poste eniris la t.n. „Jarmilajn celojn“ (2000–2015) kaj laste la menciitajn 17 Celojn por la periodo ĝis 2030.

En diversaj formoj daŭripovo kaj specife la 17 Celoj ankaŭ eniris nacian leĝdonadon (foje eĉ en formo de konstitucia celo) kaj planadon. Ekzistas sistemo de regula raportado, kiu montru la respektivan progreson (aŭ almenaŭ la klopodojn; pri malprogresoj neniu volonte raportas). Plej prema lastatempe fariĝis la misevoluo, kiu kondukas al sentebla ŝanĝo de la monda klimato, kaŭzanta kreskon de la mezuma temperaturo, degelon de glaĉeroj, altiĝon de la marnivelo, katastrofojn pro sekeco aŭ pluvegoj ktp.. Klimato estas unu el la ĉefaj temoj, ekzemple de la koalicia kontrakto, sur kies bazo elektiĝis la nova germana registaro. La temo „daŭripovo“ do estas aktuala.Ĝi vekas intereson kaj eĉ emociojn.

Sed kiel ĝi rilatas al Esperanto, kaj kial trakti ĝin kiel ĉefan temon de nia ĉi-jara kongreso kaj la germannederlanda Erasmus+-projekto, kiu akompanas ĝin?

La 17 Celoj – kiel skribas Humphrey Tonkin en la antaŭparolo por la menciita gvidlibro – entute ne mencias la lingvan demandon kaj certe ne aludas al Esperanto: „Aliflanke, se ni ne estas esperantistoj nur por esti esperantistoj, sed efektive volas krei pli bonan kaj pli egalecan mondon, la Celoj donas al ni vojon, kie ni povas konversacii kun tiuj aliaj personoj, kiuj same celas pli bonan estontecon – ĝuste la homoj pli malfermaj al nia ideo pri internacia lingvo. La Celoj donas al ni vojon montri kion la Esperanto-movado, kun siaj malfermitaj komunikkanaloj kaj sia spirito de gefrateco, povas atingi per kunordigita kaj celkonscia laboro. Tiel ni povas en netruda maniero atentigi pri Esperanto homojn principe favorajn al similaj valoroj“.

Laŭ mia persona impreso inter esperantistoj la procentaĵo de ekologie konsciaj personoj efektive estas pli alta ol en la ĝenerala loĝantaro. Malpli facile senteble estas, ĉu ekologie konsciaj kaj kunlaboremaj homoj pli ol aliaj pretas interesiĝi pri nia lingvo. Nur anekdoto: Antaŭ kelkaj tagoj mi kunprenis la ĵurnalon de konata ĉeno de bio-vendejoj en Germanio. La ĵurnalo nomiĝas „Kreo“ kaj sur la kovrilpaĝo havas citaĵon en Esperanto. Verŝajne ekzistas komunecoj inter homoj, kiuj interesi ĝas pri internacia kunlaboro por kontraŭi misevoluojn kaj la esperantistoj kiel bonvolemaj spertuloj pri interkompreniĝo. Se estas tiel, publike trakti daŭripovan evoluon povas proksimigi nin al interesa celgrupo. Ekzemple lokaj akti - vuloj de aliaj asocioj kaj iniciatoj (ne la funkciuloj aktivaj ĉe la pinto de tiuj grupoj) foje plendas pri la problemo starigi internaciajn kontaktojn kaj trovi partnerojn en eksterlando. Ni – ankaŭ niaj lokaj grupoj – havas tiajn kontaktojn kaj partnerojn.

Sed kiel argumenti, kaj kio krome ligas nin al la temo „daŭripovo“? Unu argumento estas, ke la realigo de la Celoj ankaŭ havas socian dimension. Ĝi postulas solidaran mondan komunumon, ĉar konscio pri la urĝeco devas formiĝi en ĉiuj landoj. Solidara komunumo bezonas komunikadon sen diskriminacio, egalrajtan kaj malfermitan por kultura diverseco. Ĉu uzi la argumenton de „humaneca internaciismo“ (Lapenna), aŭ simple pledi por ŝparo de resursoj – tempo kaj mono – kompare al aliaj lingvoj, ambaŭ principe pravas. Ŝparo de resursoj ja ankaŭ proksimigas nin al la ideo de daŭripova evoluigo. Sed tempo kaj mono bezonataj por lingvolernado ne estas facile kompareblaj kun akvo, aero kaj fosiliaj energiportantoj. Respondeculoj de registaroj kaj neregistaraj organizoj, hodiaŭ aktivaj en tiu kampo, jam investis en lingvolernadon kaj inter si bele-malbele komunikas en la angla. Ili povus argumenti, ke lerni Esperanton postulus aldonajn investojn, do foruzus iliajn intelektajn resursojn, pli utile uzatajn por plenumado de la 17 Celoj.

Sed ne temas unuarange pri la nuna generacio de gvidantoj, temas pri nia komuna estonteco. Solidareco kaj egalrajta aliro al informoj tial devas resti kerno de nia argumentado, simile kiel la respekto por kultura diverseco (kiun unulingva aŭ eĉ 6-lingva reĝimo ne garantias), respekto ankaŭ por indiĝenaj kulturoj kaj scioj. Mi citas el papero de Bert de Wit, kunorganizanto de nia kongreso: „Kultura diverseco pliigas la ŝancojn, ke oni trovos solvojn por la problemoj rilate al malriĉeco, mediomalpurigado kaj sociala divido. Ja, diversaj kulturoj ofertas diversajn manierojn por konsideri problemojn, kaj tio pliigas la ŝancon, ke estontaj generacioj ankoraŭ povos ĝui bonfarton, purajn akvon kaj aeron kaj agrablan socion. Tutmondiĝo, kiu forigas la kulturajn diferencojn, minacas malpliigi la postvivajn ŝancojn de la homaro“.

Laŭ la (internacie plej agnoskita) difino de la Brundtland-Komisiono de 1987 „Daŭripova evoluigo estas evoluigo, kiu kontentigas la bezonojn de la nuntempo, sen riski, ke estontaj generacioj ne povu kontentigi siajn proprajn bezonojn“. Ni ne vivu je kosto de niaj genepoj. Solidareco estas la ŝlosil vorto por atingi tiun celon. Ni do faru ĉion por postlasi al niaj genepoj mondon pli solidaran kaj egalrajtan.

Salutvorto de la ĉefministro de Malsupra Saksio

Quelle: Niedersächsische Staatskanzlei

Ich freue mich sehr, dass der Deutsche Esperanto-Bund e. V. mittlerweile zum 99. Esperanto-Kongress einlädt. Er leistet damit einen wichtigen Beitrag zur Pflege und zum Erhalt dieser Sprache.

Der im Februar dieses Jahrs von Russland begonnene Angriffskrieg in der Ukraine macht uns einmal mehr deutlich, wie wichtig eine gemeinsame Verständigung der verschiedenen Nationen unserer Erde für ein dauerhaftes friedliches Zusammenleben aller Menschen ist.

Genau dieser Impuls für ein friedliches Zusammenleben der zerstrittenen Menschheit hatte Ludwik Lejzer Zamenhof Ende des 19. Jahrhunderts dazu bewegt, eine neutrale gemeinsame Kommunikationsbasis für den weltweiten Austausch zu schaffen. Die Kernidee, mit einer Plansprache Menschen unterschiedlichster Kulturen unabhängig ihrer jeweiligen Nationalität miteinander zu verbinden, hat ihre Bedeutung auch nach über 140 Jahren Esperanto-Geschichte nicht verloren.

Mit Freude nehme ich wahr, dass Sie mit dem diesjährigen Kongressthema „Nachhaltigkeit“ den Blick auf eine weitere Herausforderung dieser Tage richten: Dem Umgang mit den gemeinsamen natürlichen Lebensgrundlagen der Menschheit sowie den sozialen Fragen, die damit unmittelbar verbunden sind.

Die von den Vereinten Nationen verabschiedete Agenda 2030 mit ihren 17 Zielen für eine nachhaltige Entwicklung hilft uns dabei, diese Herausforderungen zu konkretisieren und in politisches Handeln umzusetzen. Das Land Niedersachsen bekennt sich Mi tre ĝojas, ke Germana Esperanto-Asocio invitas jam al la 99-a Esperanto-Kongreso. Ĝi tiel faras gravan kontribuon al la flegado kaj konservado de tiu ĉi lingvo.

La agresmilito, kiun Rusio komencis en Ukrainio en februaro de la kuranta jaro, evidentigas al ni denove, kiom gravas por la diversaj nacioj de nia planedo atingi komunan interkomprenon por daŭra kaj paca kunvivado de ĉiuj homoj.

Fine de la 19-a jarcento, ĝuste tiu impulso al paca kunekzistado de la dividita homaro instigis Ludoviko Lejzer Zamenhof krei neŭtralan komunan bazon de komunikado por tutmonda interŝanĝo. La kerna ideo uzi planlingvon por ligi homojn el diversaj kulturoj, sendepende de ilia nacieco, ne perdis sian gravecon eĉ post pli ol 140 jaroj da Esperanto-historio.

Mi ĝojas vidi, ke per la ĉi-jara kongresa temo „Daŭripovo“ vi rigardas alian defion de ĉi tiu tempo: la pritrakton de la komuna natura bazo de la homa vivo kaj de la sociaj problemoj, kiuj rekte rilatas al ĝi.

La Agendo 2030 adoptita de Unuiĝintaj Nacioj kun siaj 17 celoj por daŭripova evoluo helpas nin precizigi tiujn defiojn kaj transformi ilin en politikan agadon. La federacia lando Malsupra Saksio eksplicite engaĝas ausdrücklich zu diesen Zielen und geht die Umsetzung in verschiedenen Handlungsfeldern von der Ent wicklungspolitik über die Umweltpolitik bis zur Wirtschaftspolitik an.

Auch dieser Prozess zeigt uns, wie bedeutend der offene Austausch zwischen Menschen aus unterschiedlichen Ländern und Kulturkreisen ist. Sich dabei einer gemeinsamen Sprache zu bedienen – das wird in der weltweiten Esperanto-Gemeinschaft nicht nur im übertragenen Sinn gelebt.

In Niedersachsen wird Esperanto von einer engagierten Community gelebt. So zeigt beispielsweise die Stadt Herzberg am Harz ihre Verbundenheit zu dieser Sprache mit dem Namenszusatz „Esperanto-Stadt“: Die Stadt hat sich auf diese Plansprache ausgerichtet und kommuniziert auch mit ihrer polnischen Partnerstadt Góra auf Esperanto.

Eine neutrale Sprache vermeidet den möglichen Ausdruck politischer, wirtschaftlicher, kultureller oder sozialer Stärke einzelner Mitglieder einer Gemeinschaft. Damit kann sie als wichtiges Instrument genutzt werden, um Partnerschaften mit Leben zu füllen und sich auf Augenhöhe zu begegnen – sei es auf pri vater, lokaler oder globaler Ebene.

Daher danke ich Ihnen allen herzlich für die Erhaltung und Pflege des Esperantos.

Für Ihren Kongress wünsche ich Ihnen einen guten Verlauf, interessante Gespräche sowie einen gelungenen Wissens- und Meinungs austausch.

Hannover, im März 2022

Stephan Weil Ministerpräsident von Niedersachsen sin por tiujceloj kaj aliras efektivigon en diversaj agadkampoj, de evolupolitiko ĝis media politiko ĝis ekonomia politiko.

Ankaŭ ĉi tiu procezo montras al ni kiom grava estas malferma interŝanĝo inter homoj el diversaj landoj kaj kulturoj. Uzi komunan lingvon – tion vivas la tutmonda esperantistaro ne nur en figura senco.

En Malsupra Saksio, Esperanto estas praktikata de engaĝiĝinta komunumo. La urbo Herzberg am Harz, ekzemple, montras sian ligiĝon al tiu ĉi lingvo per la epiteto „Esperanto-urbo“: La urbo fokusiĝis al tiu ĉi planlingvo kaj ankaŭ komunikas en Esperanto kun sia pola ĝemel urbo Góra.

Neŭtrala lingvo evitas la eblan esprimon de politika, ekonomia, kultura aŭ socia forto de unuopaj membroj de komunumo. Tiel

ĝi povas esti uzata kiel grava ilo por plenigi partnerecojn per vivo kaj renkontiĝi kiel egaluloj – ĉu sur privata, loka aŭ tutmonda nivelo.

Pro tio mi tre dankas vin ĉiujn pro la konservado kaj prizorgado de Esperanto.

Por via kongreso mi deziras al vi bonan evoluon, interesajn diskutojn kaj ankaŭ sukcesan interŝanĝon de scio kaj opinioj.

Hanovro, marto 2022

Stephan Weil Ĉefministro de Malsupra Saksio

Salutvorto de la urbestro de Oldenburg

Völkerverständigung ist ein hohes Gut – das machen Zeiten wie diese deutlich. Esperanto, so, wie diese künstliche Sprache von ihrem Erfinder, Ludwik Lejzer Zamenhof, 1887 erdacht wurde, zielt auf eine Kommunikation auf Augenhöhe, auf gleichberechtigte Teilhabe, auf einen Umgang, der niemanden übervorteilt oder ausschließt. Mit diesem Anspruch ist Esperanto hochaktuell.

Ich freue mich, dass zahlreiche Esperanto- Begeisterte mit ihrem Ideal einer neutralen Sprache seit vielen Jahren zu einer Atmosphäre der Weltoffenheit in unserer Region beitragen. Sie erleben Esperanto über internationale Treffen und Kontakte, über Vorträge und kulturelle Veranstaltungen und letztlich über das Internet als eine wunderbare Möglichkeit, sich mit anderen auszutauschen und zu verständigen. Und das seit mehr als 25 Jahren.

Dass der 99. Kongress des Deutschen Esperanto-Bundes nun in Oldenburg stattfindet, ist uns eine Ehre. Er passt zu unserem Anspruch, eine tolerante, internationale Stadt zu sein, die auf vielen Ebenen Verbindungen zu anderen Ländern und Kulturen pflegt. Denn diese Verbindungen sind der Schlüssel zu Frieden und Wohlstand.

Mein ausdrücklicher Dank gilt allen, die sich in unserer Region für Esperanto stark machen, die Angebote bereithalten für Menschen, die ihre Sprachkenntnisse in Esperanto pflegen wollen oder ein Faible für die damit zusammenhängende Kultur haben. Insbesondere danke ich denjenigen, die den 99. Kongress des Deutschen Esperanto-Bundes in unserer Stadt organisiert haben und an seiner Durchführung beteiligt sind.

Möge Esperanto auch in Zukunft Gleichgesinnte auf der ganzen Welt verbinden, und möge es dazu beitragen, die Verständigung der Völker untereinander nachhaltig zu erleichtern und zu verbessern!

Jürgen Krogmann

Oberbürgermeister von Oldenburg

Internacia interkompreniĝo estas alta valoraĵo – tion evidentigas tempoj kiel ĉi tiuj. Esperanto, kiel ĉi tiu artefarita lingvo estis konceptita de sia inventinto, Ludoviko Lejzer Zamenhof en 1887, celas al komunikado je egala nivelo, al egalrajta partopreno, al interago, kiu neniun trompas aŭ ekskludas. Kun ĉi tiu ambicio Esperanto estas tre aktuala.

Mi ĝojas, ke multnombraj Esperantoentuziasmuloj kontribuas al etoso de kosmopolitismo en nia regiono de multaj jaroj per sia idealo de neŭtrala lingvo. Ili spertas Esperanton per internaciaj renkontiĝoj kaj kontaktoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj kaj finfine per interreto kiel mirindan ŝancon por interŝanĝi ideojn kaj komuniki kun aliaj. Kaj tio dum pli ol 25 jaroj.

Por ni estas honoro, ke nun okazas en Oldenburgo la 99-a Kongreso de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi kongruas kun nia pretendo esti tolerema, internacia urbo kiu konservas ligojn al aliaj landoj kaj kulturoj sur multaj niveloj. Ĝuste ĉar ĉi tiuj ligoj estas la ŝlosilo al paco kaj prospero.

Mia sincera danko iras al ĉiuj, kiuj laboras por Esperanto en nia regiono, kiuj havas ofertojn por homoj, kiuj volas plibonigi siajn lingvajn kapablojn en Esperanto aŭ kiuj havas emon al la rilata kulturo. Precipe mi dankas tiujn, kiuj organizis la 99-an Kongreson de Germana Esperanto-Asocio en nia urbo kaj okupiĝas pri ĝia efektivigo.

Mi deziras ke Esperanto ankaŭ estonte daŭre ligu samideanojn en la tuta mondo, kaj ke ĝi kontribuu longtempe al faciligo kaj plibonigo de la interkompreniĝo inter la popoloj!

Jürgen Krogmann

Ĉefurbestro

Salutvorto de Universala Esperanto-Asocio

Karaj kaj estimataj kongresanoj de la Germana kaj Nederlanda Esperanto-Kongreso en Oldenburgo,

mi salutis vin pasintjare por via unika Transponta Esperanto-Kongreso, kaj kvankam jam prokrastita, vi devis ĝin adapti al la tiamaj cirkonstancoj. Tamen nun fine ne nur vi sed ankaŭ mi pro via afabla invito povos plene ĝui ĉeestan Esperanto-aranĝon kaj ĉiujn avan taĝojn kiujn tio alportas. Ni krome ne forgesu ke per la kunlaboro de niaj nederlandaj najbaroj, restas la translima intenco de la antaŭa kongreso. En la unuaj jaroj de la orga nizita Esperanto-movado, ĝuste tiaj ĉeestaj renkon tiĝoj povis plene realigi la potencialon de nia lingvo por interlingva, interkultura kaj interhoma komunikado. En tiu kunteksto gravas tamen ne nur interparolado kun samideanoj pri temoj de la Esperanto-movado mem, ĉar tio tenus nin fermitaj al nia mondo kaj ĝiaj bezonoj. Necesas ke per Esperanto ni aktive edukiĝu pri kiel ni plej bone servu nian mondon kaj kuraĝu alfronti ĝiajn komunikajn kaj daŭripovajn defiojn.

Nia Kongreso tuŝas brule aktualajn temojn. En aprilo ĉi-jare UN eldonis du raportojn kiuj avertas ke ni en pluraj aspektoj retropaŝis rilate daŭripovan progreson por nia planedo: temas pri la ĉiam pli akra minaco de klimatŝanĝiĝo, kaj pro manko de resursoj la nekapablo de multaj landoj financi daŭripovan evoluon.

(https://www.ipcc.ch/report/ar6/wg3/)

(https://developmentfinance.un.org/fsdr2022). Unuavice kulpis montreble la pandemio, kiu severe bremsis la plirapidigon de monda agado por atingi niajn ekologiajn celojn. Aldone al tio, la rezultoj de armita konflikto alportas multe pli da detruado al daŭripovaj vivkondiĉoj sur nia planedo ol kiu ajn natura katastrofo. Kian rolon ni havas kiel komunumo en la mondo de niaj najbaroj? Ĉu ni havas praktikajn rimedojn por movi la mondon al pozicio kiam severe kontraŭhomaj kaj kontraŭplanedaj agoj estos ĉie nepripenseblaj kaj de ĉiuj nature rezistataj?

Ni havos la okazon edukiĝi pri daŭripovo en diversaj kampoj, inkluzive la lingvan kaj kulturan, kaj dividi tiun konscion kun aliaj. Se ni engaĝiĝos kaj agos laŭ tiu plikleriĝo, ni aliĝos al potenca mondgrupo kiu kune laboros por daŭripovigi nian surteran vivon. La avantaĝoj de nia komunika instrumento povos fariĝi ĉiam pli klaraj kaj persvademaj, kaj tio nature certigos ankaŭ ĝian daŭripovon!

Duncan Charters

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Salutvorto de Germana Esperanto-Asocio

Karaj geamikoj,

bonvenon al la 99-a Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburg! Dum du jaroj la pandemio malhelpis nin kunveni normale. Nun – almenaŭ dum mi skribas ĉi tiun tekston – aspektas ke ni havos denove nian tradician kongreson dum pentekosto kun la kutima nombro de aliĝoj. Apartan bonvenon al niaj gekolegoj el Nederlando, kiuj helpas realigi ĉi tiun eventon. Temas ja ne nur pri kongreso, sed ankaŭ pri komuna projekto de ambaŭ landaj asocioj, subvenciata de la Eŭropa Unio per la programo Erasmus+. Okazis preparkunsido, okazos konkluda kunveno en Groningen, kaj ni planas publikigi la kontribuojn ricevitajn pri la kongresa temo „daŭripovo“.

Kial esperantistoj entute okupiĝu pri daŭri pova evoluigo? Por la plej multaj inter ni Esperanto estas ne nur lingvo en teknika senco (kun ĝis nun nur limigita utileco). Ĝi estas koncepto de solidara monda komunumo, de egalaj rajtoj kaj de komunikado sen diskriminacio. Koncepto, kiu agnoskas la valoron de kultura diverseco kaj volas konservi ĝin. La zorgo pri daŭripova evoluo celas konservi niajn vivrimedojn kaj tiamaniere sekurigi la estontecon de la homaro. Ĝi havas socian dimension kaj estas proksima al la ideo de › frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj ‹, kiel Zamenhof en 1912 difinis nian › internan ideon ‹. Estas grave por ni certigi nin, ke kun tiu ideo ni ne estas solaj, sed havas multajn aliancanojn. Kaj estas grave por ili scii, ke lingvo de solidareco ekzistas kaj funkcias.

Ulrich Brandenburg

Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio

Salutvorto de Esperanto Nederland

fotis: Saskia Aukema

Karaj geamikoj,

ni vivas en mondo kie problemoj ŝajne sekvas unu la alian ĉiam pli rapide. La pandemio apenaŭ estas subigita – se tiel vere estas – kaj nun milito eksplodis en Eŭropo. Intertempe ankoraŭ ni bezonas rapide solvi aliajn grandegajn problemojn.

Tiaj tempoj tentas nin al konstanta impro vizado kaj al elpensado de solvoj de unu problemeto post alia. Tamen anka ; gravas kun veni por pridiskuti pli da ;ripovajn ideojn. La Esperanto-movado ĉiam estis favora al radikalaj solvoj de internaciaj problemoj: la kerno de tiu solvo ĉiam estis, ke homoj restas en konstanta dialogo. Niaj kongresoj estas modeloj de tiu pensmaniero, kaj ekzemploj ke tia dialogo eblas en agrabla etoso.

Estas ĝojige, ke la konversacio nun denove eblas fizike. Estas ĝojige, ke, en tempo de agreso inter najbaraj landoj, najbaroj povas montri, kiel la kunlaboro eblas. Estas ĝojige havi la ŝancon kunpensi, kaj kunĝui niajn internaciajn lingvon kaj kulturon.

Esperanto Nederland fieras, ke ĝi ĉi-jare iom kontribuis al la ĉiam bone organizita konferenco de niaj geamikoj de la Germana Esperanto-Asocio. Ni dankas ĉiujn pro ilia kunlaboro.

Marc van Oostendorp

nome de Esperanto Nederland

La aŭtoroj · Die Autoren · De auteurs

Duncan Charters ·[email protected]

prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Ekde 1974 li instruas en la usona universitato Principia College kiel profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj okupis la katedron pri humanismaj studoj. Li instruis ĉefe la hispanajn lingvon, kulturon kaj literaturon en pluraj usonaj universitatoj, estis la pionira instruisto de Esperanto en la programo kiu poste fariĝis NASK, kaj instruis klasojn pri Esperanto kaj seminariojn pri lingvoinstruado en pluraj landoj aldone al ripetita instruado en NASK. Li estas rajtigita ekzamenanto por la Esperantlingvaj KER-ekzamenoj kaj por la paralelaj usonaj ekzamenoj por la hispana lingvo de ACTFL. En konferencoj kaj kongresoj li prelegis ankaŭ pri hispana literaturo, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri „Edukado por la 21-a jarcento“. Liaj profesiaj esplorinteresoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultokomprenon, kaj evoluigi kompetentecon de lingvaj kaj interkulturaj kapabloj. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. p. 21

Guido Brandenburg ·[email protected]

(naskiĝjaro 1952) laboris kiel inĝeniero pri informtekniko de 1979 ĝis 2012 en la sekcio kontrola kaj sekuriga tekniko de la germana fervojo Deutsche Bundesbahn kaj poste DB Netz AG.

Li estas denaska esperantisto kaj engaĝiĝas en la organizaĵoj de la fervojaj esperantistoj. p. 67

Inge de Bruin-Kooij ·[email protected]

77-jara, jam ekde la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento estas implikita en la ekologia movado kaj dum kelkaj jaroj povis partopreni en la aktivaĵoj de akvomastrumado de la polderaj akvoestraroj. De tie datiĝas ŝia interesiĝo en akvomastrumado kaj ĝi plivastiĝas pro la klimatŝanĝiĝo kaj ties sekvoj por altiĝo de la marnivelo. p. 43

Arian Fred de Geus ·[email protected]

69-jara, filo de Esperanto-gepatroj. Studis matematikon kaj informatikon, doktoriĝis en medicina fako. Estis i.a. membro de la financa komisiono kaj estrarano pri financoj de UEA.

Bert de Wit ·[email protected]

estas pensiulo, biologo, magistro (drs.); laboris en ŝtataj instancoj kiel la Konsilan taro pri sciencaj esploroj rilate problemojn pri naturo, medio kaj spacordigo (RMNO) (ĝis 2010). Poste, de 2010 ĝis 2015 li laboris en la Planbureau voor de Leefomgeving, agentejo kiu kalkulas la efikojn de politikoj al la medio, naturo kaj spaco kaj ankaŭ rigardas al estontecaj evoluoj kaj eblaj alternativaj politikoj. p. 35

Federico Gobbo · [email protected]

Federico Gobbo (1974) estas ordinara profesoro pro speciala katedro ĉe la Universitato de Amsterdamo (Nederlando). La katedron Interlingvistiko kaj Esperanto sponsoras Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li estis laŭkontrakta profesoro ĉe Universitato de Torino (Italio) por kurso pri Planlingvoj kaj Lingvoplanado dum multaj jaroj. Li partoprenas du EU-projektojn nuntempe: LITHME (Lingvo en la Hom-Maŝina Erao) kaj APPLY (Argumentado kaj Publik-Politika Analizo). Li partoprenis la EU-projekton MIME (Movebleco, Inkluziveco en Multlingva Europo) per Universitato de Milano-Bicocca.

Li posedas titolon de esplordoktoreco (latine: Philosophi Doctor, mallonge PhD) en Informadiko. En 2009, ĉe Universitato de Insubrio (Varezo-Komo, Italio) li defendis anglalingvan disertaĵon pri adpoziciaj gramatikoj kaj Konstruiva Lingvistiko. Li instruis kursojn kaj esploris pri informadika kaj lingvistikaj temoj en multaj universitatoj. Aparte menciindas, ke en 2012 li estis vizitanta profesoro en Hajnano por Esperanto-Insulo, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio). p. 25

Werner Groen ·[email protected]

(nask. 1952) profesie trejniĝis kiel elektromekanikisto kaj elektronikisto kaj laboris i.a. en termoelektra centralo. En la aĝo de 22 jaroj li blindiĝis kaj devis reorientiĝi en sia profesia vivo. Sekvis rehabilitado, pliaj kvalifikoj kaj profesia agado en fizioterapio. Li emeritiĝis en 2012. Apud la profesia laboro li plenumis multajn volontulajn taskojn ekz. en memhelpo por blinduloj, en kunlaboro kun la altlernejo Emden kaj en la urba konsilantaro de sia loĝloko Weener. Ekde 2019 li estas prezidanto de la Esperantista Blindula Ligo en Germanio (EBLOGO). p. 133

Helmut Klünder

estas matematikisto kaj komputikisto. Post la studado ĉe la universitato en Münster li laboris tie en interdisciplina (ekonomio/ekologio/geografio) esplorinstituto ĝis 1982, tiam dungiĝis kiel ĉefprogramisto en diversaj entreprenoj. Ekde 1995 laboris memstare en diversaj entreprenoj kiel programisto.

Helmut naskiĝis en esperantlingva familio, lia avo kaj lia patrino – same kiel li – estas denaskaj esperantistoj. Ekde sia 18-a vivjaro li aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj estis prezidanto 1970 ĝis 1974. Poste li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en diversaj funkcioj, kaj de 1983 ĝis 1989 estis ĝia prezidanto. p. 123

Judith Neumair ·[email protected]

63-jara, estas kunfondantino de regiona subgrupo de Ekonomio de publika bono en sia komunumo en Bavario. p. 81

Yves Nevelsteen ·[email protected]

(1974-BE) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Yves flue parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj iom la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004–2007), estrarano de E@I

(2007–2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li kunorganizis diversajn renkontiĝojn, kiel Luminesk’ 2019 ĝis 2020 kaj la Beneluksan Kongreson. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. p. 125

Marco van Hulten ·[email protected]

havas intereson je teĥnologioj kiuj estu liberaj, kaj ekonomike kaj medie daŭri povaj. Li studis fizikon kaj doktoriĝis en oceanografio kaj klimatmodelado. Ekde 2021 li estas komputilisto ĉefe koncernante sciencan kalkuladon kaj sekurigadon de informoj. p. 55

Amri Wandel · [email protected]