La superaj prioritatoj [Die höchsten Prioritäten - in Esperanto] - Zac Poonen - E-Book

La superaj prioritatoj [Die höchsten Prioritäten - in Esperanto] E-Book

Zac Poonen

0,0
2,99 €

-100%
Sammeln Sie Punkte in unserem Gutscheinprogramm und kaufen Sie E-Books und Hörbücher mit bis zu 100% Rabatt.
Mehr erfahren.
Beschreibung

Diese Welt hat uns allen einen falschen Sinn für Werte vermittelt. Die meisten Christen sind von diesen Werten so sehr beeinflusst, dass sie die Prioritäten des Lebens völlig falsch verstanden haben. Das ist die Hauptursache für ihre Depression, Frustration und ihr besiegtes Leben. Jesus möchte, dass seine Gemeinde das Salz der Erde und das Licht dieser Welt ist. Aber das Salz hat weitgehend seine Würze und das Licht seine Strahlkraft verloren. Oberflächlichkeit und Unwirklichkeit sind heute in der Gemeinde jedoch so weit verbreitet, dass sich die meisten Gläubigen nicht einmal ihres rückfälligen Zustandes bewusst sind. Der Geist Gottes ruft alle Kinder Gottes nun dazu auf, ihre Prioritäten neu zu bewerten. Und überall auf der Welt reagieren viele auf diesen Aufruf.

Das E-Book können Sie in Legimi-Apps oder einer beliebigen App lesen, die das folgende Format unterstützen:

EPUB
MOBI

Seitenzahl: 160

Bewertungen
0,0
0
0
0
0
0
Mehr Informationen
Mehr Informationen
Legimi prüft nicht, ob Rezensionen von Nutzern stammen, die den betreffenden Titel tatsächlich gekauft oder gelesen/gehört haben. Wir entfernen aber gefälschte Rezensionen.



La superaj prioritatoj

Kvar gravaj aferoj por kristanoj

Zac Poonen

La superaj prioritatojKvar gravaj aferoj por kristanoj

© Zac Poonen, 2022

Titolo de la angla origina eldono:

The Supreme Priorities

© Zac Poonen, 1970

Eldonisto de la origina eldono:

Christian Fellowship Centre

#69, Bellahalli, Kannur Post

Bangalore – 562149, Indien

www.cfcindia.com

ISBN:

ePub (Neobooks): 978-3-7549-8582-3

Bibliaj citaĵoj el la eldono de la esperanta traduko: La Sankta Biblio – Malnova kaj Nova Testamentoj, tradukitaj el la originalaj lingvoj, Londono, Brita kaj alilanda Biblia societo – Edinburgo, nacia Biblia societo de Skotlando, 1984.

Por eviti misuzon, tiu ĉi libro estas sub protekto de Copyright. Ankaŭ partaj elprenoj ne povas esti kopiitaj aŭ tradukitaj sen skriba permeso.

Tradukis: Vinko Ošlak

Kovrilpaĝo: Christian Fellowship Centre, Bangalore

Koncerne aldonajn detalojn bonvolu kontakti:

Neuer Bund Verlag, Bonn

[email protected]

kaj/aŭ la tradukiston Vinko Oš[email protected]

ENHAVO

1. Propra signifo de valoroj

2. Unu afero estas necesa

3. Unu aferon mi deziris

4. Unu afero, de vi malhavata

5. Unu afero, kiun mi faras

6. Li plaĉis al Dio

    Pri la libro

ĈAPITRO 1 APropra signifo de valoroj

Blinda viro forĵetas ĉekon en valoro de 100 rupioj, sed li retenas la senvaloran pecon de glata papero, kiun li prenis por li dezirinda pro ĝia glateco okaze de ĝin palpi. Li fidis al propra signifo de valoro, ĉar estinte blinda. Simile tiun ankaŭ du jarojn aĝa bebo preferus havi malmultekostan ludilon ol ĉekon. Ankaŭ tiu estas ignoranto pri la reala valoro, ĉar nematura.

Kiel ajn, multe da inteligentaj viroj kaj virinoj tra la tuta mondo faras ekzakte la samon en nia tempo. Kaj ili tion faras sen tion vere rimarki! Ĉu vi havas propran signifon de la valoroj? La erara ideo pri veraj valoroj povas kelkajn inter ni konduki al la perdita vivo; kaj la plej granda tragedio en la mondo nuntempe estas ĝuste la perditaj homaj vivoj. Kaj tiu kurioza perdado nek estas speciale karakteriza por la homoj senreligiaj, oni trovas la samon ankaŭ ĉe la religiaj homoj.

La homo estas naskita spirite blinda. Li ne estas kapabla percepti la relativajn valorojn de la aferoj portempaj, se komparataj kun la aferoj eternaj. Rezulto estas, ke tia homo malŝparas sian tempon kaj energion en serĉado de bonstato, de honoro kaj de plezuroj, kion tiu ĉi mondo al li doni povas. Nur malmulte li povas kompreni, ke “la aferoj videblaj estas (ĉiuj de tia speco) portempaj,” dum la “aferoj nevideblaj (kaj nur tiuj) estas eternaj” (2 Korintanoj 4:18). Jesuo polemikis kontraŭ la falsa kompreno pri valoroj, trovitaj ĝuste ĉe religiemaj homoj en liaj tagoj, kiam li al ili parolis, ke la homo nenion profitas, gajnante eĉ la tutan mondon, se li, tion klopodante, perdas sian animon. Se la homo ne estas vere rilatanta Dion pere de Jesuo Kristo, tiam li je la tago, kiam li staros antaŭ sia Kreinto, malkovros, ke ĉio, kion li sukcesis akiri sur la tero, finfine estas sen ajna valoro.

Troviĝas nombrego da kredantoj ankaŭ, kies “ĉiuj pekoj estas pardonitaj” kaj ili tiel troviĝas “survoje al la ĉielo”, ke iliaj valoroj ne estas malpli konfuzaj. En la tago de la juĝo ili je propra surprizo konstatos, ke eĉ, se iliaj animoj povus esti savitaj, iliaj vivoj estis perditaj. Ili sidis en flankaj vicoj kiel nure spektantoj, kontentaj pro sia saviteco, feliĉe kantantaj en korusoj, observante aliajn, kiuj estis uzitaj de Dio, sed ne konscias pri tio, ke Li volas ilin havi sur la kampo.

Okaze ili povas miri, kial la energio kaj ĝojo kaj fekundeco, kio markas la vivon de aliaj kristanoj, ne estas karakterizaj ankaŭ por ili. Povas esti, ke ili partoprenas multajn kristanajn mitingojn por tiel stimuli sian spiritan vivon, sed ilia interno daŭre restas malbona kaj malsana. Foje ili povas havi ambicion por atingi pli altan nivelon de la kristana vivo, tamen rapide ili refalas al sia komenca stato – kaj foje eĉ pli profunden. Kie troviĝas la kialo por tio ĉi? Kutime la afero estas tre simpla: Ili ne komprenis ĝuste siajn prioritatojn. Same kiel la blinda viro kaj la bebo sur subaj ilustraĵoj, ili ĉiam denove per sia ignorsinteno forĵetis la verajn spiritajn riĉaĵojn kaj retenas senvaloraĵojn. Ke ili preferis havi spiritan bankroton, dum Dio intencis ilin fari riĉaj.

Jesuo ĉiam denove provis forigi el la okuloj de tiuj, kiuj venadis al li, tiun blindecon. Li instruis al ili, kio la plej superaj prioritatoj en la vivo reale estas. Al Marta li diris: “Unu afero estas bezonata.” Al la riĉa junulo li diris: “Unu afero al vi mankas.” Per tiuj ĉi vortoj li emfazis pri la afero, kiu devus alpreni la unuan lokon en ĉies vivo. Kaj denove, en la epoko de la Malnova Testamento, David estis la sola, pri kiu estis dirite, ke li estis “la viro laŭ la Dia koro” – kaj li certe rilate siajn prioritatojn pravis! “Unu aferon,” li diris, “mi deziris”. Ankaŭ Paŭlo, la plej granda apostolo de la kristana historio, postsekvis la ĝustan aferon kiel la unuan. “Unu afero, kiun mi faras,” li diris; ĉar kun tiu kiel kun sia ĉefa temo li vivis la plej efektoplenan vivon (rigardate de la vidpunkto de la eterno), kian tiu ĉi mondo povis vidi, post kiam Jesuo de Nazaret ascendis en la altojn.

La atmosfero de la nuntempa mondo al ni ĉiuj donas, senescepte, la pervertitan komprenon de la valoroj. Sub influo de tio ni inklinas alpreni malĝustajn vivprioritatojn. Tiu ĉi influo, nome, estas senmezure energia. Pli rapide ol iam ajn antaŭe en la historio de la Homaro la mondo sinkas en la kanalon de morala dekadento kaj koruptado. La mallumo profunde en la nokto faras nigron ĉirkaŭ ni. Sub tiaj cirkonstancoj Jesuo volis havi sian eklezion por esti la salo en tiu ĉi mondo kaj la lumo en ĝi. Tamen la salo grandparte perdis sian guston kaj la lumo sian helecon. Koruptado kaj mallumeco trovis eniron en la veran domon de la fido. Kaj ĉar la farisea hipokriteco tiel profunde trapenetris la eklezion, ĝi pri tio ne plu konscias kaj ne montras volon konfronti sin al sia vera situacio. Nur tiuj, kiuj havas distinge kapablajn orelojn, povas aŭdi la Spiriton de Dio, parole, ankaŭ nuntempe alvoki al revivigo de la ekzistintaj prioritatoj.

Sub tiu forta mallumo la nura heleco, kiu al vi kaj al mi estas oferita, estas trovebla en la Biblio. Ni turnu nin al ĝi kaj klopodu malkovri por ni, kio la prioritataj asertoj kaj postuloj por la kristana homo reale estas. Kion ni tie legas, povas nin je unua paŝo ofendi kaj trafi, ja la Biblio trairas nian malplaĉon. Sed ni permesu nin instigi kaj kuraĝigi de la saĝa rimarko elplume de la servanto al Dio en la dudeka jarcento:

“La vortoj de Jesuo trafas kaj ofendas ĝis ne troviĝas plu io por trafi kaj ofendi (Mateo 11:6). Se ni neniam estis trafitaj de la starpunkto de Jesuo, tiam troviĝas demando, ĉu ni vere aŭdis lin paroli. Jesuo Kristo havas nenian rezervon pri io ajn, kio fine tendencas ruinigi la homon koncerne ties servadon al Dio. Se la Spirito de Dio prenas antaŭ nian menson la vorton de la Sinjoro, kiu trafas, ni estu plene certaj, ke temas pri io, per kio li volas nin trafi, eĉ se tio estas la morto.” (Oswald Chambers en So Send I You – Tiel mi vin sendas).

“Ĉar vi diras … Mi estas riĉa; sed vi ne scias, ke vi estas … blinda; mi konsilas al vi … ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu … Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj” (Apokalipso 3:17–22).

“Malfermu miajn orelojn por povi aŭdi

la voĉojn de l’vero, kiujn Vi klare sendis;

Kaj dum la tonondoj falas en mian orelon,

ĉio falsa malaperos.

Silente nun mi atendas al Vi,

Preparu min, Dio, vidi la volon de Vi,

Malfermu miajn okulojn, prilumu min,

dieca Spirito.”

ĈAPITRO 2Unu afero estas necesa

“Kaj dum ili vojaĝis, ili eniris en unu vilaĝon; kaj virinon, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri multaj aferoj;sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.” (Luko 10: 38–42).

Kiel frapantaj estas la vortoj de Jesuo al Marta en la versiklo: “Sed unu afero estas necesa!” Povas troviĝi multo da bonaj aferoj farendaj, kaj multaj fakte kun pravo devus esti konsiderataj esencaj. Tamen Jesuo afirmis, ke unu afero super ĉiuj aliaj estas necesa. Kiu estis tiu unu afero?

Jesuo kaj liaj disĉiploj ĵus atingis la lokon Betanio. Tuj, kiam Marta ilin vidis, ŝi ĝojplene ilin akceptis en sian domon, ilin sidigis kaj tuj urĝis en kuirejon por prepari ion por manĝi. Dume Jesuo komencis prediki al la ĉeestintoj. Kiam Marta detektis, ke ŝia fratino sidiĝis ĉe la Sinjoro por aŭskulti liajn vortojn, anstataŭ veni al ŝi helpi, ŝi furiozis el sia kuirejo, turnante sin al Jesuo kaj apelaciante al li per la vortoj proksimume tiaj: “Sinjoro, jen ĉi tie mi laboregas, preparante por vi ĉiuj ion por manĝi, kaj mia fratino ĵus sidas tie, farante nenion. Diru do al ŝi, ke ŝi leviĝu kaj venu min helpi!” Je ŝia surprizo, kiel ajn, estis ĝuste Marta mem, kiun Jesuo obĵetis. Ŝin kaj ne Marian. Li diris al ŝi, ke ĝuste ŝi estas, kiu troviĝas sur la falsa flanko.

Nun ni tion ĉi notu, ke io ajn sencohava, pri kio Marta okupiĝis, estis la afero, pri kiu temis. Ŝi ĝojplene akceptis Jesuon en sia domo. La laboro, de ŝi plenumita en la kuirejo, ne estis dediĉita al ŝi mem, sed al li kaj al liaj disĉiploj. Ŝi prezentas modelbildon de la kredantoj en nia tempo, kiuj ricevis la Sinjoron en sian koron kaj senegoisme provas servi al la Sinjoro kaj al la aliaj. Kaj nun ŝia fervorego malesperiĝas, obĵetita fare de Jesuo. Kio, ni nin demandas, estas la esenca punkto de tio ĉi? Kio el ŝia klopodo estis falsa? Kaj la respondo, certe, troviĝas ene de tiuj kvar vortoj de Jesuo: “Unu afero estas necesa.” Marta ne estis obĵetita pro sia servado, sed pro tio, ke ŝi ne metis la unuan aferon sur la unuan pozicion.

Maria, diris la Sinjoro, elektis la bonan parton. Kio tio estis? Ŝi simple sidis ĉe la piedoj de Jesuo kaj aŭskultis lian vorton. Nenio pli. Tamen tio ĉi estas la bona parto. Tio estas la unuela afero, bezonata super ĉiuj aliaj aferoj. Pri kiom da spaco la aŭskultado disponas en niaj vivoj? Kiom da tempo ni utiligas sidante ĉe la piedoj de la Sinjoro, legante lian vorton kaj klopodantaj aŭdi lin, parolante pere de tio al ni? Probable ne tre multe. Aliaj aferoj elpuŝas tion, ke ni ofte trovas nin kulpaj pro la sama eraro, kian Marta faris. Ne devas nepre la mondecaj aferoj solaj nin teni tro okupitaj. Eĉ la kristana servo tio povas esti same. Ni povas alpreni la ageman parton pere de mitingoj por preĝado aŭ adorado aŭ atestado, kaj jen ni ektrovas nin en la situacio, esti de la Sinjoro obĵetitaj same kiel Marta.

“Maria elektis la bonan parton.” Jen la valorigo de siaj vortoj al ŝi de Jesuo mem, kaj konklude de ĉio, kio nuntempe al ni venas kiel la viva vorto de Dio. Do, nia unua temo estas tiu bona afero – la vorto de Dio, al ni donita en la Biblio. Ni devus tion rigardi de tri starpunktoj. Unue ni devus konsideri la aŭtoritaton de la Biblio, poste la gravecon aŭdi la vorton de Dio, kaj fine, la efekton, kian la vorto de Dio povas havi super niaj vivoj.

La aŭtoritato de la Biblio

Unue ni konsideru la diecan aŭtoritaton de la Biblio, ja tio estas valida por ĉio cetera. Daŭre procedi sen konsiderante tiun sencopunkton estus same malkonstrue ol masoni konstruaĵon sen unue meti por ĝi fundamenton. Nur se ni estas certaj pri la aŭtoritato de la Biblio, ni povas ĝin valorigi kaj apliki laŭ ĝusta maniero.

Multaj, naskitaj kaj plenkreskigitaj en la kristanaj domoj akceptis la Biblion sen demandoj, ĉu temas pri la vorto de Dio, simple ĉar ili devis tiel fari postulate de siaj gepatroj aŭ fare de ilia eklezia komunumo, sed ili mem neniam zorgis pri certeco en iliaj propraj mensoj, pri la senco tiel fari. Tiel ili dum certa tempo estis per tio feliĉaj, ĝis unu tagon kelkaj modernistoj ilin regalis per dozoj de la tiel nomata altnivela kritikismo. “La Skribo,” tiu skolo asertas, “plenas je nekonsekvencoj.” Veraj aŭtoroj ne estas nomitaj personoj, sed la pli postaj skribistoj, ofte skribintaj sub ne dubindaj motivoj. Tiel ne estas eble scii, kion Jesuo aŭ liaj disĉiploj reale pensis. Tiel estiĝas nesufiĉa intelekta evidenteco ĝuste pri la grandaj savodonaj eventoj. Moderna homo tiajn fabelojn ne povas vere kredi. Tiel tia homo kontinuas kaj tre rapide ties plena fido komencas lami. Kial? Ĉar ĝi neniam estis propre fundamentita sur la unua loko. Dio ne postulas de ni kredi la aferojn blinde. Multaj kristanoj donas al aliaj tian impreson, sed tio estas plene false. Dio intencas, ke la okuloj de nia koro estu lumigitaj, ke ni povu scii.

Kion la Biblio instruas, estas, ke nia menso estas blindigita de Satano. Kiel pekantoj, ĝuste pro tio, ni ne povas per nia natura inteligento kompreni la aferojn de Dio. Ni estas tiel komplete dependaj de la Dia revelacio, de la fare de Dio farita mesaĝo al ni. (Tion Li ĉiam estas preta fari por la sinceraj serĉantoj.) Nia menso estas pekeca kaj tiel erarema. Ni ne estas perfektaj en rekono. Tiel ni ne bezonas esti surprizitaj, se ni per nia limigita kaj erarema inteligento ne estas kapablaj ekkompreni kelkajn aferojn en la Biblio, kiuj troviĝas transe de nia rezone. Tio ne signifas, ke la Biblio estas en kontraŭo al la racio. Vere tio signifas, ke same kiel etaj infanoj, ni troviĝas ankoraŭ sojle de la Diaj aferoj. Se nia intelekto estus perfekta kaj senerara, ni kun certeco trovus nin en plena interkonsento kun la Biblio. Tion pruvas la fakto, ke la persono, naskita denove, kiam li/ŝi kreskas en simileco al Kristo, trovas sin iĝanta pli kaj pli koresponda en sia kompreno de la Biblio kaj akordo kun gi. Sed se ni anstataŭ rekoni niajn limojn elmanigas stirilon al niaj kritikaj tendencoj, tiam ni falpuŝiĝos. Se ni rekonas nian fidon nur pri tio, kio ŝajnas racia por nia erarema intelekto, en iu tago ni trovos, ke ni masonis sur la sablo.

Kial ni kredas, ke la Biblio estas la vorto de Dio?

Unue, pro la atestado fare de Jesuo Kristo. Ene de la evangelioj ni trovas lin konstante konfirminte la tekstojn de la Malnova Testamento kiel la aŭtoritaton. Je la komenco de sia servado en Luko, ĉapitro 4 ni trovas lin konfirminta la libron Readmono per efektiva respondo al la tentado fare de Satano. Jesuo komencis sian servadon per la vortoj: “Estas skribite”, forta aserto pri la aŭoritato de la Skribo. Post sia resurekto, en Luko, ĉapitro 24, ni retrovas lin emfazinta la Skribon, unue al du disĉiploj, irintaj al Emaus, poste tuj, reveninte, al la dekunu disĉiploj en la supra ĉambro. Kaj denove kaj denove dum ĉiuj tri jaroj kaj duono inter ĉiuj incidentoj, ni aŭdas de li konfirmi la Hebrean Skribon kiel la aŭtoritatan vorton de Dio. Kaj memoru, tiuj judaj skribaĵoj estas precize la sama Malnova Testamento, kiun ni niatempe havas. Per mallonga notado de la kvar evangelioj Jesuo eldiris kvindek sep konfirmojn kaj aludojn pri la Malnova Testamento. Evidente tio estis lia kutimo, certe troviĝis senkompare pli da tiaj citaĵoj, kiujn la Nova Testamento ne notis detale.

Kio estas plene klare, estas, ke la Sinjoro ne havis eĉ plej malgrandan dubon pri la aŭtoritato de la Malnova Testamento. Tio estis fakte la nura skribita aŭtoritato, kiun li akceptis sur la tero. Respondinte al la fariseoj kaj sadukeoj pri sia tago, li ĉiam referencis je la Skribo. “Estas skribite” estis lia bazo por argumenti. Dum multaj niatagaj predikantoj referencas je teologoj, filozofoj, psikologoj – kaj do sekularaj aŭtoroj, la Sinjoro Jesuo neniam referencis je opinio de iu alia. Lia nura aŭtoritato estis la Malnova Testamento. Se ni akceptas lian atestadon entute, tio nepre postulas nian akcepton ankaŭ de la Biblio kiel la vorto de Dio. Tiuj, kiuj malakceptas la Biblion, tiuj malakceptas la atestadon de Jesuo mem.

Due, ni akceptas la Biblion kiel la seneraran Dian vorton, ĉar granda nombro da detalaj profetaĵoj, enhavata en ĝi, jam plenumiĝis. Unu triono de la tuta Biblio estas profetaĵoj. La profetaĵoj koncernas la naskiĝon, morton kaj resurekton de la Sinjoro Jesuo, estinte skribitaj en la Malnova Testamento jarcentojn antaŭ lia alveno sur la teron, kaj ili plenumiĝis laŭvorte, kam li venis. La profetaĵoj, koncernantaj plurajn gvidajn naciojn en la tempo de la Malnova Testamento, speciale koncernante Izraelon, plenumiĝis multe pli poste. Dum la tempo de nia vivo la judoj revenis al ilia hejmlando en Palestino1 kaj ekposedis la urbon Jerusalemon. Kaj tiuj ĉi eventoj estis antaŭdiritaj antaŭ 2500 jaroj.

Alia pruvo por la Dia inspiriteco de la Biblio estas rimarkebla unueco, Trovita en ĉiuj 66 libroj de ĝi. Ili estis skribitaj en tri diversaj lingvoj en periodo de 1600 jaroj de 40 diversaj skribistoj de tute diversaj edukaj normoj kaj de la plej larĝaj sociaj kaj kulturaj fonoj – reĝoj, paŝtistoj, militestroj, maristoj, farizeoj kaj fiŝkaptistoj. Ĝuste pro tio estas mira la unueco inter ĉiuj tiuj skribaĵoj sen unu nura baza kontraŭdiro. Apartaj kontraŭdiroj ĉi tie estas de triviala naturo, kiuj estiĝis dum la kopiado de la tekstoj. Sed neniu baza morala, etika kontraŭdiro troviĝas. Multaj historiaj asertoj en la Biblio estis traserĉitaj, sed ili estis konfirmitaj per sekvaj esploroj. Ĝiaj sciencaj konstatoj (kvankam malmultaj, ĉar ne temas pri libro scienca) ĉiuj estas veraj, kompare al la konstatitaj faktoj pri la fizika mondo. Kvankam skribitaj en la tempo, kiam la homa scienca scio estis ekstreme mankohava, ĝi enhavas neniun krudan eraron, kiajn kredis la homoj en tiu kaj multaj sekvaj epokoj. Scienco estas konstante varia en siaj vidoj kaj revizias siajn librojn, dum la Biblio tian revizion ne bezonas.

La fakto, ke la Biblio tra jarcentoj staris triumfe super ĉiu atako flanke de siaj malamikoj, jen la alia pruvo de ĝia Dia inspireco. Ne troviĝas alia libro en la mondo, estinte atakita tiel forte kiel la Biblio. Tamen ĝi glore supervivis la kritikon de siaj amikoj kaj la malamikecon de siaj malamikoj. La franca nekredanto Voltaire okaze diris, ke post cent jaroj nenia Biblio plu troviĝos. Temis pri liaj “famaj lastaj vortoj”, sed kun sufiĉa ironio post lia morto la Biblia Societo malfermis sian buroon ĝuste en la palaco, en kiu li vivis!2